Sándor LÁNG [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng Sándor estis hungara geografo, profesoro, kavernisto.

Sándor Láng [1] naskiĝis la 29-an de julio 1913 en Rákosszentmihály. Li mortis la 6-an de januaro 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Láng frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1936, post 2 jaroj li doktoriĝis. Post siaj studoj li instruis laŭvice en gimnazioj de Eger kaj Budapeŝto. Ekde 1942 ĝis sia morto li instruis en la menciita universitato, escepte inter 1958 kaj 1963, tiam li instruis en Scienca Universitato de Szeged. En 1963 li estis nomumita katedrestro. En 1955 li kandidatiĝis, en 1964 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. En 1978 li pensiuliĝis. Li ricevis 2 hungarajn, sovetunian kaj ĉeĥoslovakian premiojn. Li esploris eksterlande en Alpoj, a Balkano, Italio, Britanio, Hispanio, Sovetunio, Ĉinio, Barato, Tajlando, enlande en Börzsöny, Mátra, Cserhát, Pilis, Bükk, Gerecse, Bakony. Li partoprenis en solvoj de provizoj pri trinkakvoj en signifaj hungaraj urboj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Folyóterasz-tanulmányok (1938)
  • Újabb adatok a Szilicei jégbarlangról (1941)
  • Matematikai és csillagászati földrajz és térképészet (1952, 1955)
  • A Cserhát természeti földrajza (1967)
  • Általános természeti földrajz I-II (1975) - studenta lernolibro

Fontoj redakti