Sándor Lipthay [ŝAndor liptai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lipthay Sándor estis hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1896).

Sándor Lipthay
Persona informo
Naskonomo Schwarzel Sándor
Naskiĝo 9-an de decembro 1847 (1847-12-09)
en Tata
Morto 1-an de majo 1905 (1905-05-01) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Okupo
Okupo railway engineer • universitata instruisto
vdr

Sándor Lipthay [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1847 en Tata (Hungario). Li mortis la 1-an de majo 1905 en Budapeŝto. Lia origina nomo (ĝis 1885) estis Schwarzel Sándor, kiu malofte aperis en formoj Schwarzel, Schwarczel, Schwarzell. Lia nobela antaŭnomo estis Kisfaludi.

Biografio redakti

Sándor Lipthay frekventis mezlernejon ĉefe en Esztergom, poste li ricevis diplomon en Vieno. Li aliĝis al la aŭstra armeo kiel oficiro, poste li laboris en fervojaj konstruadoj de Habsburga Imperio. Ekde 1870 li faris la samon sed jam en la hungaraj fervojoj. Li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto en 1875, kie dufoje li estis rektoro. Li ankaŭ studvojaĝis al duono de Eŭropo. Li ricevis titolon "reĝa kortega konsilanto" en 1899.

Verkaro (elekto) redakti

  • A keskeny pályák mint a mellékforgalom hivatott eszközei (1875)
  • Vasútépítéstan I–V. (1885–1908) - elstara studenta lernolibro pri konstruado de reloj
  • A számítóléc alkalmazásának ismertetése (1887)
  • Die Berechnung der Weichen und Geleisanlagen (1892)

Fontoj redakti