Sándor Müller

hungara kemiisto, universitata profesoro

MÜLLER Sándor (pro. myler) estis hungara kemiisto, universitata profesoro, ano korespondanta de la MTA (1946 kaj denove 1949), laŭreato de Kossuth-premio (1953) naskita en Arado la 12-an de oktobro 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de januaro 1966.

Memortabulo pri Sándor Müller

Biografio redakti

Sándor Müller akiris diplomon de instruisto kaj doktoriĝis pri filologio en la Universitato de Budapeŝto en 1925. Li studis ankaŭ en la teknikuniversitato. Unu jaron li laboris en Berlino-Dahlem ĉe profesoro Hess. Reveninte, li estis kemiisto de Instituto Biologia de Tihany dum dek jaroj kaj li faris plurajn studvojaĝojn eksterlande. De 1936 li estis esplorkemiisto de fabriko Chinoin en Bp., de 1938 adjunkto pri organika kemio en la Universitato de Budapeŝto, de 1940 privatprofesoro, en 1943 publika eksterordinara profesoro, ĝis 1948 samtempe teknikgvidanto de la lakfabriko Krayer. De 1954 li prelegis teorian organikan kemion en ELTE, de 1957 en la universitato pri kemiindustrio de Veszprém. De 1965 li gvidis la esplorgrupon de Stereokemio de MTA. En 1953 li ricevis premio Kossuth.

Verkoj redakti

  • Über Alyzaringlykoside und Alyzarinbioside (kun Géza Zemplén, Berichte der Deutschen Chemischen Gesellschaft, 1929);
  • Über das Anhydro-ß-methylhexosid aus Triacetyl-4- toluol-sulfonyl-ß-methylglucosid (Berichte der Deutschen Chemischen Gesellschaft, 1934);
  • Über die Dimerisation des Isoeugenol-methyläthers (Harzphenole I) (M. Raltschewa és Papp M.-al, Berichte der Deutschen Chemischen Gesellschaft, 1942).

Fonto redakti