NIKOLITS Sándor (pro. nikoliĉ) estis hungara flutisto, komponisto, instruisto naskita en Arado la 16-an de marto 1834 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de majo 1895.

Sándor Nikolits

Biografio redakti

Sándor Nikolits studis fluti de Franz Doppler, inter 1850 – 54 li estis ano de la orkestro de Nacia Teatro (Pest). Inter 1855 – 57 li estis flutisto la unua de la Carl-Theater de Vieno kaj dume li studis komponadon ĉe S. Sechter. De 1857 li estis dirigento de teatrotrupo de József Szabó de Arado, Temesvár, Szeged, Szabadka kaj Nagybecskerek. Inter 1862 – 65 li estis dirigento en Temeŝvaro, de 1865 denove flutisto de la Nacia Teatro, samtemppe eklezia kapelestro ĉe la greka-katolika eklezio de Danubbordo. inter 1865 – 75 li estis flutinstruisto de la nacia muziklernejo, de 1870 instruisto pri muzikteorio kaj muzikkomponado de Tutlanda Teatra Lernejo, en 1875 komponadinstruisto de Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. En jaroj 1884 – 86 li estis muzikreferanto de Reĝa Operejo de Budapeŝto.

Verkoj redakti

  • Elemi zene-elmélet (Bp., 1873).

Elektitaj disĉiploj redakti

Fonto redakti