Sándor Rejtő [ŝAndor rejtO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rejtő Sándor estas hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1923).

Sándor Rejtő
Persona informo
Naskonomo Haltenberger Sándor
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1853 (1853-08-21)
en Košice
Morto 4-an de februaro 1928 (1928-02-04) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Infano Sándor Rejtő
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Sándor Rejtő [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1853 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 4-an de februaro 1928 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Rejtő laboris jam kiel infano en drapouzino de lia patro. Li akiris diplomon en teknikuniversitato en Budapeŝto en 1877, poste li studvojaĝis 2 jarojn al Germanio, Francio, Anglio. Hejmenveninta li estis nomita inspektoro pri industrio. Li profesoriĝis en 1886, en la studjaro 1901 li estis dekano, en 1920 rektoro. Li instalis instituton, kie li laboris kun János Csonka. Li pensiuliĝis en 1924. Li okupiĝis plej ofte pri ekzamenado de materioj kaj pri la teksaĵindustrio. Li ricevis premiojn inter 1897-1927.

Verkaro (elekto) redakti

  • A szövetek tartósságának megállapítása (1887)
  • Az elméleti mechanikai technológiák néhány alaptétele (1896)
  • A fémek kimerülése (1910)
  • Az elméleti mechanikai technológia alapelvei (1915 – 1923) - ĉefverko
  • Einige Prinzipien der theoretischen Mechanischen Technologie der Metalle (1927)

Memorigiloj redakti

  • fakultato (iam ĉeflernejo) en Budapeŝto en Óbuda
  • pli frue en Győr lernejo kaj kolegio portis la nomon "Rejtő Sándor"

Fontoj redakti