Sándor Rohringer [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rohringer Sándor estis hungara inĝeniero, hidrologo, profesoro, membro (korespondanta en 1936, ordinara en 1941) de Hungara Scienca Akademio.

Sándor Rohringer [1] naskiĝis la 28-an de marto 1868 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 4-an de majo 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Rohringer akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1890. Post 6 jaroj li akiris ankaŭ juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Kassa). Dekomence li okupiĝis pri hidrologio, li laboris ofte en sia naskiĝurbo. Inter 1919 kaj 1923 li havis postenon en la agrikultura ministerio. En 1923 li estis nomumita publika ordinara profesoro en la teknikuniversitato, sed li estis ankaŭ katedrestro. En 1927 li establis la unuan hungaran hidroteknikan laboratorion. En la studjaro 1934 li estis rektoro. En 1938 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Hidraulikai számítások (1926) – helpilo por studentoj
  • Töltésezett folyók szabályozása (1936)
  • Vízépítéstan (1939) – kolekto de prelegoj hidrologiaj

Fontoj redakti