Sándor Solymossy [ŝAndor ŝojmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solymossy Sándor estis hungara etnografo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1933), membro de Societo Dugonics.

Sándor Solymossy [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1864 en Pest (urbo). Li mortis la 9-an de aprilo 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Solymossy frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li instruis en akademio en Pozsony inter 1894-1898. Inter 19191931 li redaktis revuon Ethnographia. Li profesoriĝis en 1922 en Universitato de Budapeŝto. En 1929 li ricevis instruan postenon en etnografia instituto en Szeged. Li pensiuliĝis en 1934. Li okupiĝis precipe pri la hungaraj fabeloj.

Verkaro (elekto) redakti

  • A líra és az epika eredetéről (1905-1906)
  • Arany János népiessége (1917)
  • Bevezetés a néptudományba (1929)
  • A népmese és a tudomány (1938)

Fontoj redakti