Sándor SOMLÓ [ŝAndor ŝomlO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somló Sándor estis hungara poeto, verkisto, aktoro, teatrestro, membro de Societo Petőfi, membro de Societo Kisfaludy. Lia filino estis Sári Somló.

Sándor Somló
Persona informo
Naskonomo Hlavathy Ödön
Naskiĝo 19-an de novembro 1859 (1859-11-19)
en Kapos
Morto 2-an de septembro 1916 (1916-09-02) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Vilma Vadnay vd
Infanoj Sári Somló vd
Profesio
Okupo aktoroteatra reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor Somló naskiĝis kiel Hlavathy Ödön la 19-an de novembro 1859 en Hungario, en tiama Kapos (nuntempa Veľké Kapušany en Slovakio). Li mortis la 2-an de septembro 1916 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Somló frekventis lernejojn en Ungvár kaj Pest (urbo). Li komencis aktoradi, tial la gepatroj ne plu financis lin, tial li vivis mizere. En 1878 li vivis 3 jarojn en Győr, kie oni prezentis lian debutan dramon sen sukcesoj. En 1893 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li iĝis direktoro en 1902. Baldaŭe li edukis aktorojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Költemények (Poemoj) 1878
  • Éjszakák (Noktoj) 1880 premiita poemaro
  • Bolyongás 1893. - kolektita poemaro -
  • Fra Girolamo 1896 - premiita tragedio -
  • Zsolt vezér ifjúsága 1896 - teatraĵo -
  • A király leánya (Filino de la reĝo) 1915 - tragedio -
  • multe da prezentitaj teatraĵoj restintaj manuskripte

Fontoj redakti