Sándor Virágh [ŝAndor virAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Virágh Sándor estis hungara kalvinana pastro, eldonisto, misiisto, altlerneja instruisto.

Sándor Virágh
Sándor Virágh
Sándor Virágh
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1908 (1908-12-01)
en Pécs
Morto 12-an de aŭgusto 1964 (1964-08-12) (55-jaraĝa)
en Walzenhausen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kalvinana pastro • dekano • redaktisto • eldonisto
vdr

Sándor Virágh[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1908 en Pécs (Hungario), li mortis la 12-an de aŭgusto 1964 en Walzenhausen (Svislando).

Biografio redakti

Sándor Virágh studis teologion en Kalvinana Teologia Akademio (1926), poste en Montpellier helpe de stipendio. Hejmenveninta li estis pastro en Kunszentmiklós, poste instruisto en Budapeŝto. Inter 1932 kaj 1949 li estis eldonisto, intertempe misiisto en Bulgario. Li estis pastro en Hajdúnánás (1953-1956), Diósgyőr (1956-1959), Budafok (1959-1962). Li estis ankaŭ ekleziaj dekano kaj notario. Li prelegis ankaŭ ekde 1953 en Kalvinana Teologia Akademio de Debrecen kaj li redaktis kalvinanajn eldonaĵojn, gazetojn. Li havis edzinon ekde 1932, ŝi naskis 4 gefilojn inter 1935-1946.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bőhm Sámuel, az első magyar misszionárius élete (1931)
  • Krisztus Indiában (1940)
  • Jöjjetek énhozzám (preĝlibro, 1944)
  • Bibliai fogalmi szókönyv (1949, 1963)

Fontoj redakti

Referencoj redakti