Sándor Wekerle (1878)

hungara ekonomikisto, politikisto

Sándor Wekerle [ŝAndor vekerle], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wekerle Sándor estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, profesoro. Lia patro estis samnoma ĉefministro Wekerle Sándor. Lia familio apartenis al la germana minoritato. Sándor Wekerle [1] naskiĝis la 26-an de junio 1878 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de decembro 1963 en Budapeŝto.

Sándor Wekerle
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1878 (1878-06-26)
en Budapeŝto
Morto 23-an de decembro 1963 (1963-12-23) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sándor Wekerle
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Biografio redakti

Sándor Wekerle frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitatojn en Budapeŝto kaj Munkeno, fine li ricevis juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post lernado li eklaboris en ministerio pri komerco. En 1906 li ankaŭ ekinstruis en komerca akademio. En la sama jaro li estis elektita parlamenta deputito por 4 jaroj. Dum la 1-a mondmilito li batalis, fine li estis kapitano, poste li daŭris la instruadon. Inter 1922-1926 li interrompis la instruadon kaj li okupiĝis pri la familia bieno. Inter 1927 kaj 1944 li estis membro en la senato, inter 1928-1931 li estis ministro pri financo.

Fontoj redakti