Sári Barabás [ŝAri barabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barabás Sári estis hungara-germana operkantisto, (soprano, koloratursoprano), primadono.

Sári Barabás
Persona informo
Naskonomo Burger Sarolta
Naskiĝo la  14-an de marto 1914(nun 1914-03-14)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 16-an de aprilo 2012
en Germanio Munkeno (Germanio)
Mortokialo apopleksio
Lingvoj germanaitalafranca
Ŝtataneco GermanioHungario
Familio
Edz(in)o Franz Klarwein
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Sári Barabás [1] naskiĝis la 14-an de marto 1914 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de aprilo 2012 en Munkeno (Germanio).

Biografio redakti

Sári Barabás aĝis 6, kiam ŝi debutis kiel baletisto. Akcidento finis ŝian karieron, tial ŝi komencis lerni kantadon en sia aĝo 16 Muzikakademio de Budapeŝto, sed en la sekva jaro ŝi lernis private de Géza László. Ŝi debutis en 1939 en Teatro Városi, baldaŭ ŝi havis rolojn ankaŭ en Reĝa Operejo de Budapeŝto, en 1942 en Operetoteatro (Budapeŝto), en 1943 en Teatro Csokonai (Debrecen). En 1947 ŝi rifuĝis pro la etendiĝanta socialismo al Munkeno, kie ŝi havis komence postenon en la loka radio, poste ŝi havis operajn rolojn en Wiesbaden kaj Frankfurto ĉe Majno, fine en Munkeno. En 1950 ŝi faris turneon en Usono, poste ankaŭ aliaj landoj. En 1950 ŝi apartenis al Reĝa Operejo de Londono. Ŝi perfekte kantadis germane, france, itale. En la 1960-aj jaroj ŝi ofte kantadis en somera scenejo de Mörbisch am See. Ŝi finis la kantadon en 1978, tamen kelkfoje ŝi estis aŭdebla ĝis 2007. En la 1980-aj jaroj ŝi ofte revizitis Hungarion. Ŝi ricevis okcidentgermanan premion en 1963. Ŝia unua edzo estis hungara kuracisto, la dua germana operkantisto. En 1992 ŝi vidviniĝis.

El ŝia repertuaro redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Bercsényi huszárok (1939)
  • Magyar Kívánsághangverseny (1943)
  • Dubarry (1951)

Fontoj redakti