Sári Petráss [ŝAri petrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petráss Sári estis hungara aktoro, operetkantisto, primadono. Ŝia origina propra nomo estis Sarolta [ŝarolta] (Sári estas ties karesnomo).

Sári Petráss
Sári Petráss
Sári Petráss
Persona informo
Naskonomo Petráss Sarolta
Naskiĝo la  5-an de novembro 1888(nun 1888-11-05)
en Hungario Nógrádverőce (Hungario)
Morto la 8-an de septembro 1930
en Belgio Antverpeno (urbo) (Belgio)
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantistoaktoro
vdr

Sári Petráss [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1888 en Nógrádverőce, ŝi mortis la 8-an de septembro 1930 en Antverpeno (urbo) (Belgio).

Biografio redakti

Sári Petráss studis en Priaktora Lernejo de la Tutlanda Societo Aktora en Budapeŝto, ŝi debutis en Gaja Teatro en 1905. En la sekva jaro ŝi aliĝis al trupo de Népszínház, en 1907 al Király Színház, poste al trupo de László Beöthy (teatrestro). Ekde 1910 ŝi ofte havis rolojn eksterlande (1910: Vieno, Berlino, 1912: Londono, poste en Usono, 1928: Londono). Intertempe en Hungario ŝi estis aŭdebla en Király Színház (1915), Teatro Városi (1920, 1922, 1927), Operetoteatro (Budapeŝto) (1925). Ŝi edziniĝis en 1917 kaj 1923. Ŝi mortis frue pro aŭtoakcidento.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • Karl Millöcker: Koldusdiák - Bronislava
  • Ferenc Lehár:
    • Cigányszerelem - grafino Ilona
    • Luxemburg grófja - Angela
  • Viktor Jacobi: Leányvásár - Lucy
  • Albert Szirmai: Mézeskalács - Örzsi
  • Zeller: Madarász - poŝtisto

Memorigiloj redakti

  • busto metita en aktora feriejo de Budapeŝto

Fontoj redakti