São José do Rio Preto

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo

São José do Rio Preto (="Sankta Jozefo de la Nigra Rivero") estas municipo kaj universitata urbego de San-Paŭlio, Brazilo. En la loknomo Sankta Jozefo estas patrono de la urbo, nigra rivero tranĉas la urbokernon.

São José do Rio Preto
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 15000-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 480 439  (2022) [+]
Loĝdenso 1 112 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 49′ S, 49° 23′ U (mapo)-20.82-49.378888888889Koordinatoj: 20° 49′ S, 49° 23′ U (mapo) [+]
Alto 489 m [+]
Areo 431,963 km² (4 319 6.3 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
São José do Rio Preto (San-Paŭlo)
São José do Rio Preto (San-Paŭlo)
DEC
São José do Rio Preto
São José do Rio Preto
Situo de São José do Rio Preto
São José do Rio Preto (Brazilo)
São José do Rio Preto (Brazilo)
DEC
São José do Rio Preto
São José do Rio Preto
Situo de São José do Rio Preto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo São José do Rio Preto [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
Riverborda panoramo en São José do Rio Preto

Geografio redakti

São José do Rio Preto situas sur montetaro laŭ la menciita rivero. Campinas troviĝas 333, Guarulhos kaj San-Paŭlo (urbo) po 417, Goiânia 460, Curitiba 514, Belo Horizonte 577, Braziljo 579, Campo Grande 546, Nova Iguaçu 650, Rio-de-Ĵanejro 676, São Gonçalo 693, Porto Alegre 1043, Salvador de Bahio 1446, Teresina 1886, Maceió 1917, Recife 2105, São Luís 2108, Belém 2154, Natalo (Brazilo) 2264, Manaus 2280 km.

Historio redakti

 
Administrejo de São José do Rio Preto

São José do Rio Preto estis fondita 1852, sed pli frue sporade indiĝenaj popoloj vivis tie. En la 19-a jarcento ankaŭ farmistoj kulturis bienojn. En 1894 oficiale kreiĝis municipo. Ĝia historio estas interligita kun komercado kaj prilaboro de agrikulturaj varoj. Inter 1906 kaj 1944 la loknomo estis mallongigita al "Rio Preto". En 1912 la fervojo alvenis, kiu helpis la komercadon.

Ekonomio redakti

 
Fabriko en São José do Rio Preto
 
Biblioteko en São José do Rio Preto

São José do Rio Preto estas grava komerca kaj agrikultura centroj. Kune kun la apudaĵo oni okupiĝas ĉefe pri brutoj, sukerkanoj, oranĝoj, kafoj, rizoj, maizoj, faboj, gumoj, kotonoj.

Klimato redakti

São José do Rio Preto situas en humida subtropika zono per mildaj kaj sekaj vintroj, kaj varmaj, pluvoplenaj someroj. En la urbo averaĝe pluvas jare po 1259 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-25 °C.

Trafiko redakti

São José do Rio Preto estas nodo pri 6 gravaj vojoj, kiuj kuras al diversaj urboj de la regiono. Loka flughaveno funkcias, estas menciita la trajno, pri la rivero-navigo mankas informoj.

Ĝemelurboj redakti

 
Kirko (malgranda baziliko) en São José do Rio Preto

Esperanto-movado redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Konataj urbanoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti