Sør-Varanger

komunumo en la provinco Finnmark de Norvegio, ĝis 2019 en Finnmark

Sør-Varanger - jen norvege, en la norda samea Máttá-Várjjat, kvene Etelä-Varenki, finne Etelä-Varanki, ruse Сёр-Вара́нгер - estas komunumo de Norvegio. Ĝi ĝis la jaro 2019 situis en malnova departemento (norvege fylke) Finnmark kaj ekde la komenco de la jaro 2020 apartenas al tiam kreita, unuigita departemento Troms kaj Finnmark. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 9 850 loĝantoj sur areo de 3 971,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,5 loĝantoj/km². Administra centro de la komunomo estas la loĝloko Kirkenes, kaj komunumestro estas Lena Norum Bergeng. Aliaj setlejoj en la municipo inkludas la vilaĝojn de Bjørnevatn, Bugøynes, Elvenes, Grense Jakobselv, Hesseng, Jakobsnes, Neiden, kaj Sandnes. Situanta okcidente de la Norvegia-Rusia limo, Sør-Varanger estas la nura norvega komunumo, kiu dividas limon kun Rusio, kun la nura norvega-rusa limtransirejo ĉe Storskog.

Sør-Varanger
komunumo de Norvegio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Norvegio
Departemento Troms kaj Finnmark
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 850  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 69° 44′ N, 30° 3′ O (mapo)69.7286130.04196Koordinatoj: 69° 44′ N, 30° 3′ O (mapo) [+]
Areo 3971,42 km² ( 397 142 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sør-Varanger (Troms og Finnmark)
Sør-Varanger (Troms og Finnmark)
DEC
Sør-Varanger
Sør-Varanger
Situo de Sør-Varanger
Sør-Varanger (Norvegio)
Sør-Varanger (Norvegio)
DEC
Sør-Varanger
Sør-Varanger
Situo de Sør-Varanger

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sør-Varanger [+]
vdr

La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Nesseby, distrikto Peĉenga, Inari kaj Vadsø. La departamenta ĉefurbo Tromsø per aŭta vojo, pro la fjorda kaj montara pejzaĝo iom kurba kaj tial pli longa ol la linia distanco, situas en distanco de 766 kilometroj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
panoramo de rivero Neiden
 

  Finnmark