Sümegprága [ŝumegprAga] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Sümeg. La vilaĝnomo signifas: Sümeg-Prago.

Situo redakti

Sümegprága situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Sümeg troviĝas 5, Tapolca 17, Balatono 20, Keszthely 24, Badacsony 28 km-ojn.

Historio redakti

En 1436 ĉeĥoj fondis la vilaĝon. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Prága refondiĝis en la 18-a jarcento. En 1902 la vilaĝnomo iĝis pli longa per "Sümeg". La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, poŝto.

Vidindaĵo redakti