Sławomir Piotr PREISS (naskiĝis la 26-an de julio 1952 en Stargard Szczeciński) estas pola politikisto, municipano, plastikisto, parlamentano de pola Sejmo de la 6-a oficperiodo (2007 ĝis 2011), senatano de la 8-a oficperiodo, ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).

Sławomir Preiss
Persona informo
Sławomir Preiss
Naskiĝo la 26-an de julio 1952
en Stargard Szczeciński
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Varsovio vd
Dum la 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sławomir Preiss, senatano de la 8-a oficperiodo, ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), (2011)

Biografio redakti

Li finis la Belartan Akademion je la nomo de Jan Matejko en Krakovo. En la jaro 1997 li ekestis la direktoro de la Urba Muzeo en Stargard Szczeciński. Dum la jaroj 1990 ĝis 1998 li estis unue la ano de la Urba Konsilantaro kaj poste la ano de la Distrikta Konsilantaro, de la jaro 2006 ĝis 2007 li estis prezidanto de la lasta.

Dum la jaroj 1990 ĝis 1994 li estis ano de la Civitanaj Komitatoj, poste ano de la Konservativa Partio kaj Popol-Konservativa Unio, sekve (en la jaroj 1998 ĝis 2001) la ano de la Socia Movado de la Balot-Agado Solidareco kaj de la jaro 2001 aktivas en partio Civitana Platformo.

En la parlamentanaj balotoj (2007) li eniris en Polan Sejmon kiel kandidato de Civitana Platformo ricevante en la balotregiono Szczecin 10.153 balotvoĉojn. Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2011 li ekestis senatano kiel kandidato de Civitana Platformo, ricevante 64.833 balotvoĉojn[2].

En septembro 2015 li estis forĵetita de Civitana Platformo pro tio ke li ne apogis la kandidatecon de antaŭa prezidanto de Alianco de Demokrata Maldekstrularo (pole: SLD) Grzegorz Napieralski dum la parlamentaj balotoj 2015 al Pola Senato. Lige kun tio Sławomir Preiss decidis mem kandidatiĝi de la propra balot-komitato por la reelekto al Pola Senato en la 9-a oficperiodo.[3].

Esperanto redakti

 

Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Pola Sejmo Ligia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Kazimierz Kleina, Mieczysław Augustyn, Jan Maria Jackowski, Stanisław Jurcewicz, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń ... kaj pluraj aliaj. Senatano Preiss partoprenis la E-konferencon en Pola Senato kiu okazis la 17-an de oktobro 2012, li ankaŭ vizitis la E-ekspozicion "125 jaroj de Esperanto" kiu la saman tagon estis inaŭgurita en la Senato[4], krome li estis invitita de Etsuo Miyoshi kaj ĉeestis kun grupo de politikistoj kaj esperantistoj en la solena vespermanĝo kiu finis la E-eventojn en Pola Senato dum tiu tago.

Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE)[5].

Vidu redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti