Słupsk

urbo en nuntempa Pollando

Słupsk (esperante: Slupsko, germane Stolp, kaŝube Stôłpsk, Stôłpskò, Słëpsk, Słëpskò) estas urbo en la Pomeria provinco de Pollando ĉe la rivero Słupia. Patrono de la urbo de la 2004 jaro estas la katolika beatulo Bronisław Kostkowski (li naskiĝis en Slupsko). La 31-an de decembro 2013, la urbo havis 93 936 loĝantojn.

Słupsk / Stolp / Stôłpsk
Fotomontaĵo
eksterdistrikta urbo en Pollando • urboHansa urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
SIMC kodo 0977278 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87 660  (2021) [+]
Loĝdenso 1 663 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 28′ N, 17° 2′ O (mapo)54.46666666666717.033333333333Koordinatoj: 54° 28′ N, 17° 2′ O (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Areo 52,72 km² (5 272 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Słupsk / Stolp / Stôłpsk (Pollando)
Słupsk / Stolp / Stôłpsk (Pollando)
DEC
Słupsk / Stolp / Stôłpsk
Słupsk / Stolp / Stôłpsk
Situo de Słupsk / Stolp / Stôłpsk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Słupsk [+]
vdr

Historio redakti

Prahistorio redakti

La unuaj spuroj de homaj setlejoj en la ĉirkaŭaĵo de Slupsko devenas de la naŭ miloj da jaroj a.K.. La Okcidenta parto de Gdanska Pomerio estis setligita malfrue pro la tiama glaciiĝo (en plejstoceno dum la glacia epoko) kaj malfekundaj grundoj. Komence la homaro okupiĝis pri ĉasado de rangiferoj tial ili migris post ilia gregoj. La plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj en la Slupska Tero devenas el mezolitiko. De tiu periodo oni trovis agpintojn en nuna vilaĝo Lubowidz (prononcu: lubovidz). Tiamatempe la loka homaro krom la ĉasado kaj kolektado okupiĝis ankaŭ pri fiŝkaptado. La homoj komencis produkti ilojn kaj sukcenfaritaĵojn. Supozeble tiamaj homoj loĝis en la provizoraj tendaroj. La neolitiko (nova ŝtonepoko) en la Meza Pomerio komencis iom malfrue kompare kun la sudaj terenoj. Tiamatempe la homoj komencis vivi pli malnomade. Disvolviĝis tiam primitiva agrikulturo. De tia periodo devenas la trovitaj apud Slupsko hakiletoj, pecetoj de argilaj ujoj, kaj ankaŭ la ŝtona ponardo. La trovaĵoj el la frua bronza epoko estas tre raraj. Oni trovis nur sceptron kaj hakileton.

La sukcena Urseto de Feliĉeco el Slupskoneolitika[1] la sukcena figureto de urseto trovita en la jaro 1887 en la ĉirkaŭaĵo de Slupsko dum la ekspluatado de torfo.

Dum meza kaj malfrua bronza epoko okazis veno de praslavoj al tiuj terenoj. Oni establis la defend-burgojn en la meza Pomerio. De tiuj terenoj oni komencis eksporti sukcenon. Komencadis la entombigoj de la cindroj de mortintoj en urnoj (vidu la apudan foton de la vizaĝ-cindrournoj). La historiaj monumentoj de la Luzacia Kulturo kaj Pomeria Kulturo estas tre oftaj. Ĉefe tio estas tumuloj (kurganoj) aŭ aliaj tombejoj kaj la ornamaĵoj trovata en ili, krome estas tie trovataj diversaj iloj kaj trezoroj kaŝitaj de la iamaj riĉaj posedantoj.

En la 2-a jarcento p.K. venis de suda Svedio la gotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj en Gotlando kaj de tie translokiĝis al la Golfo de Gdansko kaj riverdelto / riverbuŝo de Vistulo kaj ili migris en la 3-a jarcento ankoraŭ suden de Eŭropo kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra maro. Gotoj estinte en tiu regiono de Puck-golfo kaj riverdelto de Vistulo kreis unue la t.n. Oksywie-kulturon kiu poste plivastiĝis en t.n. Wielbark-kulturon. La suba mapo montras la disvastiĝon de la Wielbark-kulturo en la 3a jc /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork

 
Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a

Antikva epoko redakti

Ĉe la fino de antikva epoko la terenojn de la Slupska Tero setligadis la slavoj, kiuj estis sub la forta influo de keltoj kaj romianoj. La tiama loka loĝantaro komercadis kun romianoj vendante la sukcenon kontraŭ la romiaj moneroj kiuj fariĝis la interna mono inter la slava kulturo. La slavaj triboj danke al la komerckontaktoj bone disvolviĝis. Tiam komenciĝis la feŭdismo, plena disvolviĝo de ĝi okazis en la komenco de Mezepoko. La unuaj setlejoj jam de la bronza epoko ligis nun la slavaj burgoj en mezepoko la komerca vojo tra la rivero Słupia de la burgo Kołobrzeg kun Orienta Eŭropo. La burgo en Slupsko estis tre taŭge lokita strategie pro marĉoj kaj estis konstruita sur la artefarita monto (nun tie troviĝas la preĝejo de Sankta Otto) por kontroli la komercan vojon.

Danke al la arkeologiaj esploroj ni nun scias ke la burgo estis ĉirkaŭita per ligno-teraj remparoj kaj per la natura fosaĵo nde la nun ne ekzistantaj la brakoj de la rivero Słupia.

Mezepoko redakti

Piasta dinastio redakti

En la 10-a jarcento Pollando formiĝis kiel unueca teritorio. La unua, historie atestita reganto de ĝi estis Mjeŝko la 1-a, kiu en 966 akceptis bapton. Tio komencis luktojn kontraŭ la slava pagana religio kaj kristanigon de la socio. La unua reĝo de Pollando estis filo de Mjeŝko la 1-a – Boleslao la Brava. En tiama tempo tuta Pomerio do ankaŭ kun Słupsk estis en la limoj de Pollando.

Eriko de Pomerio[2] redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eriko de Pomerio.

Eriko de Pomerio, denaska nomo Boguslav / Bogusław, (naskiĝis ĉ. 1382 en Darłowo, Pomerio-Słupsk; mortis 1459 samloke, vidu la foton de la sarkofago en la Preĝejo de Sankta Madono el Ĉenstoĥovo en Darłowo) estis de 1412 ĝis 1439 unusola reĝo de la Unio de Kalmar (unio de Danio, Norvegio kaj Svedio).

Eriko estis pranevo kaj heredanto de la dana-norvega regentino Margareta la 1-a, kaj estis ŝia preferata sukcedonto. Tiel li do ekhavis de ŝi grandegan heredaĵon. Eriko estis edzo de Filipa de Anglio (1394–1430), filino de Henriko la 4-a de Anglio.

Jam en 1397 - laŭ skandinavia heredrajto jam plenaĝa - li estis kronita en Kalmar, Svedio, kaj li estis samtempe:

Erik la 7-a de Danio

Eirik la 3-a de Norvegio

Erik la 8-a de Svedio

Pli poste li fariĝis:

Erich la 1-a de Pomerio-Słupsk / Eriko de Pomerio t.e. La Princo Eriko la 1-a el Słupsk

En la 13a kaj 14a jarcentoj Slupsko kelkfoje ŝanĝadis la apartenon al diversaj ŝtatoj. En la jaro 1236 kun la tutaj Teroj de Slupsko kaj de Sławno apartenis al la Orienta Pomerio t.e. la Gdanska. En la jaro 1265 la burgo Slupsko ricevis la urborajtoj de la pomeria princo Świętopełk (prononcu: Svjentopeŭk). Post la senida morto de la lasta pomeria princo Mściwoj la 2-a / nomata ankaŭ Mszczuj la 2-a - la urbo Slupsko eniris la Pollandon en la jaro 1294 (vidu la suban mapon). Ĝi estis tamen en la polaj limoj nur ĝis la jaro 1307, ĉar pro la perfido de la riĉa kaj influa pomeria familio Święca (prononcu: Svjenca) eniris la teritorion de la Margraflando Brandenburgio (vidu la suban mapon).

En la jaro 1310 la novaj posedantoj renovigis la urborajtojn. La nova urbo ekhavis la municipon t.e. la urban konsilantaron kaj vokton kaj teran posedaĵon kaj al la urbo apartenis la 19 km laŭ la rivero Słupia (de la urbo ĝis la elfluo al la Balta Maro kun la 5 metraj bordoj ambaŭrflanke. Tio ebligis la maran mastrumadon (tio leĝe estis enskribita en la papera dokumento de la jaro 1337).

Post la venka milito kun Brandenburgio Slupsko eniris la Okcident-Pomerian Princlandon. En la jaro 1329, la princoj Otto la 1-a kaj Barnim la 3-a transdonis la Slupskan Teron kiel garantiaĵo al la Teŭtona Ordeno por 12 jaroj. La regado de la Ordeno ne plaĉis al la urbanoj, do kiam proksimiĝis la dato de le redono de la ŝuldo kaj la Okcident-Pomeria princo Boguslavo la 5-a ne kolektis la tutan monsumon de la ŝuldo, tiam la urbanoj mem reaĉetis la urbon de la Teŭtona Ordeno.

En la jaro 1342 Slupsko denove revenis al la Okcidenta Pomerio. En la jaro 1368 la urbo akiris de la princo Boguslavo la 5-a la privilegion pri monfarado, kio signifis sendependecon de la Slupska Princlando.

En la jaro 1382 dum la kunveno de la reprezentantoj de la hanso-urboj en Stralsund la delegacio de Slupsko metis la skriban peton pri la aliĝo al hanso. Danke al tio la urbaj komercistoj akiris la privilegiojn en la havenoj de la Hansa Ligo (vidu la apudan mapon) kaj la okcidentan kaj nordan merkatojn.

La 16an de aprilo 1477 okazis en la urbo grandega brulego (incendio), restis de la tuta urbo nur 4 konstruaĵoj. Bruliĝis i.a. la fama historia dokumento de la brandenburgiaj margrafoj de la 9-a de septembro 1310, en kiu estis renovigita la urborajtoj. La incendio komenciĝis en la mezepokaj teksejoj kaj tuj atingis la tutan urbon kiu tiam mestis konstruita nur de la ligno.

De la Reformacio ĝis la Unua Mondmilito redakti

 
Eŭropo dum la Tridekjara Milito

La loĝantoj de Slupsko ĝis la Reformacio estis katolikoj kaj ne postrestis la spuroj de la antaŭaj antaŭkristanaj kredoj de la pomerianoj.

En la komenco de la 16a jc okazis la soci-religiaj perturboj. La plej akra formo de ili okazis en la jaroj 1524-1525, kiam estis la profanado de la preĝejo de la Plej Sankta Virgulino Maria. La plimulto de la loĝantoj ŝanĝis la konfeson de katolikismo al luteranismo.

La 17a kaj 18a jc estis la tempo de militoj. Dum la tridekjara milito (vidu la apudan mapon), en la jaro 1630, al la urbo enmarŝis la sveda armeo. Slupsko esti devigita pagi al la okupantoj la kontribucion, la kantonmenton, kaj prirabadoj, epidemioj kaj incendio profundigis la krizon en la disvolvado de la urbo. En la daŭro de la milito en la jaro 1637 finiĝis la dinastio de Grifoj. La Okcidenta Pomerio tamen sukcesis esti sendependa ĝis la jaro 1648, ĝis la Vestfalia Paco. Finfine la urbo kaj la orienta parto de la duklando Pomerio eniris la limojn de Elektoprinclando Brandenburgio. Sekve de tio ĝi apartenis al Prusio kaj poste al la Germana Regno, ĝis 1945 kiam ĝin ekregis Pollando.

La intermilito kaj la Dua Mondmilito redakti

Dum la Unua Mondmilito ne estis grandaj detruoj en la urbo. Jam en la komenco de la jaro 1919 jam ekfunkciis la tram-komunikado. Tamen la disvolvo de la urbo, malgraŭ la pligrandigo de la nombro de la loĝantoj, estis bremsita.

La ĉirkaŭaĵoj de Słupsk aperis en la polaj postuloj rilate de la postmilitaj limoj, tamen la fakto ke estis plimulte da germanoj ol poloj, la Traktato de Versajlo decidis ke Słupsk restis en la limoj de Germanio. Tamen la Distrikto Słupski estis ĉe la limo de Pollando.

En la jaro 1926 en urbo Słupsk aperis publike kaj havis multajn apogantojn la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (germane Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP) estis naziisma politika partio en Germanio. Ĝi ekestis je la 24-a de februaro 1920 post nomŝanĝo de Deutsche Arbeiterpartei, fondita je la 5-a de januaro 1919).

En la novembro 1938, dum la fama "kristala nokto", en Słupsk oni bruligis i.a. la lokan sinagogon, kiun projektis arkitektoa Eduard Koch, de la jaro 1902 ĝi staris ĉe hodiaŭa strato M. Niedziałkowskiego (antaŭe Arnoldstrasse).

 
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando

La eksplodo de la Dua Mondmilito en la jaro 1939 tute bremsis la ekonomian disvolvon de la urbo. Dum la milito al la urbo oni venigis laboristojn el la okupitaj landoj - en la urbo aperias pro tio la bagno (punlaborejo), kaj en la jaro 1944 ankaŭ ekestis la filio de la ekstermejo (koncentrejo) Stutthof'. La morton de tiuj homoj memorigas la obelisko kiu estas ĉe la fervoj-entrepreno starigita post la milito. Tuj antaŭ la veno de la Ruĝa Armeo al la urbo, la 7an de marto 1945 germanoj ekzekutis en la "Suda Arbareto" 22 devig-laboristojn. Pli frue publike germanoj pendigis ankoraŭ du devig-laboristojn. Tiujn tragikajn eventojn memorigas la monumento. Post unu tago ekokupis la urbon la 19a sovetia armeo kaj la 3a korpuso der gvardio de Ruĝa Armeo. La urbo estis ekokupita sen batalo, tamen la sovetianoj speciale bruligadis la domojn en la urbo, ĉefe en la kvartalo Malnova Urbo. Efekte de tiu krima agado de sovetinoj detruita estas la malnova, historia parto de la urbo.

Post la fino de Dua Mondmilito Slupsko eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon).

Historiaj monumentoj redakti

 
La Nova Pordego en Slupsko, el la 14a jc.

La defendmuroj :

- la Nova Pordego, el la jaroj 1325-1329, la supra konstriaĵo el la jaroj 1380-1385 (vidu la apudan foton),

- la Mueleja Pordego, la fragmento de la defendmuroj, konstruita post la jaro 1310 (vidua la apudan foton),

- la Turo de Sorĉistinoj, el la jaroj 1410-1415 (vidu la apudan foton).

La kastela ensemblo :

- la Kastelo de Pomeriaj dukoj, el la 16a jc (post la jaro 1507), la rekonstruo en la jaroj 1586-1588 (vidu la apudan foton)

- la Kastela Muelejo, el la 14a jc (post la jaro 1310) (vidu la apudan foton)

- la Grenejo de Richter, el la jaro 1780 (vidu la apudan foton)

- la Postdominikana Preĝejo, el la 1a duono de la 15a jc, rekonstruita en la jaro 1602

- la Gotika Kapelo de Sankta Georgo, el la 15a jc (antaŭ la jaro 1492) (vidu la apudan foton)

La sanktaj objektoj :

- la Gotika Preĝejo de Sankta Nikolao, el la komenco de la 14a jc, nun la Urba Biblioteko (vidu la apudan foton)

- la Maria Preĝejo de Sankta Virgulino Maria kun la rekonstruita turo, el la unua duono de la 14a jc, la regotikigo el la jaroj 1853-1860 (vidu la apudan foton)

Juda historio en Slupsko redakti

Antaŭ la Unua mondmilito redakti

En la 17-a jarcento : En la jaro 1687 nobelaro kaj kavaliraro el Slupsko apogis la ideon, ke en la urbo havu la rajton setligi la judajn familiojn. Tiuj du gravaj grupoj de la urbanoj havis la esperon, ke danke al la judoj vigliĝos la ekonomio de la urbo. Okazis ke en en kelkaj sekvaj jaroj fakte la judaj setlantoj donis al la urbo grandan ekonomian profiton[3].

1700-1735 : La unua juda familio aperis en la urbo en la jaro 1705. La unuaj enmigrintoj al Slupsko estis ĉefe el la Okcidenta Prusio. La judaj familioj kiuj setligis en la urbo ne estis tro multaj, tamen kun granda kapitalo. Ekzemple la unua juda familio ekposedis jam post kelkaj jaroj propran domon kun kvinpersona servistaro[3].

1736-1780 :

Dum la sekvontaj jaroj la nombro de judaj loĝantoj kreskis ĝis 27 en la jaro 1736 kaj 40 en la jaro 1772. Tiam oni malpermesis al judoj posedi agrikulturajn bienojn. La sekvontaj jaroj tio estas la periodo de la kreado de la porcelan-manufakturo de Frederiko la Granda. Judoj esti devigitaj aĉetadi la varojn de la manufakturo kaj eksporti ilin eksterlanden[3].

1781-1799 :

En la jaro 1782 ankoraŭ en la urbo loĝis kelkdeko da judoj. Same estis ĝis la fino de la 18a jarcento. Malgraŭ, ke la juda komunumo ne havis ankoraŭ propran sinagogon, kaj la diservoj okazadis en privataj domoj, tamen estis dungita la oficisto kiu plenumis la religiajn funkciojn.[3].

1800-1835 :

Dum la dudekaj jaroj de la 19a jc la nombro de la juda loĝantaro en la urbo kreskadis. Samtempe la judoj ricevis novajn devojn. Ili devis i.a. ekhavi la familian nomon, eklerni la germanan lingvon, skribi germane anstataŭ hebree kaj posedi la espeez- kaj elspezlibrojn kaj plenimi ilin. Tiam vivis en la urbo ĉirkaŭ 300 judoj[3].

1836-1879 :

En la jaro 1836 en la urbo estis 57 judaj familioj. Post la jaro 1840 la juda komunumo plu pligrandiĝadis. Nur en la jaro 1847 judoj ricevis plenajn civitajn rajtojn. En la jaro 1874 juda komunumo jam estis sufiĉe granda. Ĝi konsistis el 879 da judoj, kaj en la lernejoj frekventis pli ol 40 infanoj. Judoj estis eĉ oficistoj en Słupsk.[3]

1880-1899 :

Komence de la okdekaj jaroj de la 19a jc. la juda komunumo estis la plej nombra dum sia tuta historio. En Słupsk vivis ĉirkaŭ unu milo da judoj. En la sama tempo al la urbo venis antisemita agado. La 4an de septembro 1881 sur la urboplaco kolektiĝis preskaŭ 2 mil da homoj. Tiu homamaso volis detrui (ruinigi) la judajn vendejojn kaj mortigi judojn. Danke al la reago de la armitaj soldatoj ne estis la mortviktomoj.[3]

1900-1913 :

Fine de la 19a jc multaj judoj el Słupska migris al Berlino, kie ili povis agadi pli libere kaj en pli granda skalo. En la jaro 1903 en Słupsk loĝis 27 mil da urbanoj, kaj en tiu nombro nur 700 estis juddevenaj. En la urbo estis ĉirkaŭ 160 judaj familioj, kaj al la religiaj lernejoj frekventis 100 judaj infanoj. En la sekvontaj jaroj la nombro de judoj malkreskis.[3]

Dum la Unua Mondmilito redakti

La eksplodo de la Unua Mondmilito devigis ĉiujn virojn, ankaŭ judojn, por batali flanke de la Germana Imperiestra Regno. La juda komunumo en Słupsk perdis en la frontoj de la Unua Mondmilito 11 siajn komunumanojn. Unu el ili estis bestkuracisto (veterinaro) Nathan Hirsch. Post la milito malbonigis la materia stato de judoj, ĉar la loka loĝantoro malriĉiĝis.[3]

1919-1925 :

En la dudekaj jaroj de la 20a jc la ekonomia stato en la Vajmara Respubliko kaj en Słupsk daŭre malbonigis. En la urbo ekestis senlaboreco kaj politikaj konfliktoj. Sam estis en la juda komunumo. En la jaro 1925 nombro de la loĝantoj en la urbo estis 42 000, kaj en tio 469 da judoj. [3]

1926-1938 :

Antaŭ la jaro 1933 ne okazadis la kontraŭ judaj incidentoj (okazintaĵoj), kiuj estis ĉirkaŭ 1 % de la loĝantaro. Dum la Kristala Nokto en la jaro 1938 okazis la detruado de la juda popsedaĵo, estis arestitaj anoj de la juda komunumo kaj la loka sinagogo estis bruligita. Judoj fuĝis de la urbo Słupsk ĉefe al la Suda Ameriko, al la tereno de iama Palestino aŭ al Ŝanhajo. [3]

1939-1943 :

En la jaro 1939 en la urbo vivis 215 judoj. En la jaro 1943 restis nur 5 judoj. La ludajn loĝantojn oni transportis al jenaj ekstermejoj (koncentrejoj): Sachsenhausen, Auschwitz kaj Theresienstadt. Krome en la jaro 1944 germanoj konstruis en la urbo filion de la germana ekstermejo de Stutthof, al tiu koncentrejo germanoj transportis judojn el: Germanio, Hungario, Litovio, kaj Estonio. La posedaĵojn de judoj transprenadis gestapo.[3]

1946-1987 :

Post la Dua Mondmilito la juda komunumo praktike jam ne ekzistis, ĉiujn mortigis germanoj. Ĝis la sesdekaj jaroj de la 19a jc vane estis serĉataj la atestantoj de la germana murdado de judoj en Słupsk. Dum la sekvaj jaroj oni memorigis la judan historion de la urbo. En la jaro 1971 oni starigis memorŝtonon omaĝe al la viktimoj de la filio de ekstermejo (koncentrejo) de Stutthof.[3]

1988-2015 :

 
La sinagogo en Slupsko

Dum la jaroj 1988-1998 en la urbon venis malgranda grupo de la judoj el la orienta Eŭropo. Oni kreis filion de la juda komunumo de Gdansko. Tamen komence de la 21a jc la filion oni malfondis, kaj la prezidntino de la filio de juda komunumo elmigris al Usono. Nun en la urbo daŭre loĝas judoj, sed tio estas nur malgranda grupo.[3]

La sinagogoj redakti

En la jaro 1838 aperis la unuaj planoj por konstrui la masonitan sinagogon. Post du jaroj la konstruaĵo jam estis preta. La sinagogo troviĝis ĉe la tiama Synagogenstrasse. Nun tio estas la strato de Ludwika Waryńskiego. Tiu konstruaĵo ne plu plenumis siajn funkciojn en la jaro 1901 pro la konstruo de la nova sinagogo kaj ankaŭ pro tio ke proksime troviĝis la bordeloj.[3]

 
Sinagogo en Slupsko

La sinagogo estis konstruita en la jaro 1902, laŭ la projekto de la arkitekto Eduard Koch. Nokte la 9/10an de novembro 1938 germanoj bruligis la konstruaĵon. Nun estas post vla sinagogo nur la libera placo. En la jaro 2006 oni rekonstruis la fragmenton de la barilo, la sama kiu ĉirkaŭis la sinagogon antaŭ la Dua Mondmilito. Tiu elemento kiel la monumento memorigas la judan historion en la urbo.[3]

 
Memortabulo en la pola, la angla, la germana kaj la hebrea pri la sinagogo staranta tie ĝis la kristala nokto en la jaro 1938 kiam germanoj bruligis ĝin.

La nazia koncentrejo "KL Stutthof" redakti

La 26an de aŭgusto 1944 sur la terenoj de la fervoja entrepreno la germanoj faris la filion de la koncentrejo de Stutthof. Germanoj transportis tien kelkcent malliberulojn de Orienta Eŭropo kaj Germanio. Ili estis devigitaj pri la konstruado de la fosaĵoj pro la antaŭvido de baldaŭa militfronto de la oriento, krome ili devis peze labori en la ripar-fervojista entrepreno kaj ĉe la riparo de la fervoj-linio. Tiun filion de la koncentrejo de Stutthof germanoj evakuis la 7an de marto 1945 al la koncentrejo en Kokoszki.[3]

La juda edukado redakti

En la jaro 1837 en la urbo funkciis la juda lernejo por la judaj infanoj kaj junualaro. Dum la jaroj 1841-1861 oni pligrandigis la religian lernejon, oni fondis ankaŭ novan elementan lernejon. En la jaro 1889 la urbo donis du klasoĉambrojn en la loka lernejo. La plua disvolvo de la juda edukado rompis la apero de Adolfo Hitlero en la regado en Germanio en la jaro 1933.[3]

La juda tombejo redakti

1815-1938 :

Ĝis la jaro 1815 la juda komunumo en Słupsk ne havis propran tombejon kaj uzadis la malnovan tombejon en Lębork. La komunumo luis mallarĝan strion apude de la municipa (komunuma) tembejo. En la jaro 1821 okazis la profanado de la juda tombejo. Tamen la pluajn devastadoj okazis nur dum la Dua Mondmilito.[3]

1939-1945 :

Komence de la Dua Mondmilito el la judaj tomboj malaperis la feraj tabuloj. Poste malaperis la 'macevoj (tomboŝtonoj). En la jaro 1941 gestapo devigis la judan komunumon rezigni de sia propra tombejo. Dum la sekvonta jaro oni dividis la tombejon por kelkaj germanaj posedantoj kaj tiam okazis la tuta devastado.[3]

Post la Dua Mondmilito redakti

Dum la sepdekaj jaroj de la 20a jc la tutan surfacon de la juda tombejo oni kovris per dika tavolo de la grundo. Tio entute estis la fino de ĝi kaj la plena devastado. Tiun surfacon oni denove destinis por la komunuma, urba tombejo. La unuaj polaj tomboj aperis en la jaro 1978. Dum la 90-dekaj jaroj de la 20a jc oni multfoje memorigadis la iaman judan tombejon, interakie en la jaroj 1994 kaj 1996.[3]

La juda komunumo redakti

La domon oni konstruis dum la unuaj jaroj de la 20a jc. Loĝis en ĝi la oficistoj de la komunumo. Aktivis ankaŭ la virinaj kaj viraj organizoj, kiuj arigis la histori-, literatur- kaj sport-ŝatantojn. Tiu domo funkciis ĝis la fino de ekzistado de la juda komunumo. Hodiaŭ troviĝas en ĝi la sidejo de Caritas (Caritas Internationalis (latine, "Karitato Internacia") estas federacio de 162 katolikaj karitataj (t.e. bonfaraj) organizoj, kiuj aktivas en pli ol 200 landoj de la mondo).[3]

La juda azilejo redakti

En la jaro 1900, helpe de la fonduso (kapitalo) de Raphael Wolff, oni konstruis la socian domon por malriĉuloj kaj maljunuloj. La duonon de la loĝejoj oni disponigis (destinis) por kristana loĝantaro kaj la duan por judoj. Dum la tridekaj jaroj de la 20a jc tio estis la nura rifuĝejo (azilo) por la judoj de Słupsk kaj la ĉirkaŭaĵoj. Nun la domo servas kiel la loĝdomo.[3]

La juda funebra firmao (funebrejo) redakti

En la jaro 1888 la juda komunumo komisiis la konstruadon de la funebrejo. Tamen ĝi estis religita nur en la jaro 1908. En la jaroj 1981-1983 la domo estis rekonstruita. Kvin jaroj poste ĝi ektroviĝas sur la listo de la gardataj objektoj (monumentoj de historio kaj kulturo). Tiu domo staras ĝis hodiaŭ, sed nun servas kiel deponejo.[3]

Bibliografio : redakti

1. Barran Fritz Richard (1993): Städte-Atlas Pommern, Eldonejo (Verlag) Gerhard Rautenberg, Leer.

2. Borzyszkowska-Szewczyk Mirosława, Pletzing Christian (2010): La juda ŝpuroj en Kaŝubio (Śladami żydowskimi po Kaszubach). La gvidlibro, Baltia Akademio (Academia Baltica), Gdansko.

3. Drywa Danuta (2001): Zagłada żydów w obozie koncentracyjnym Stutthof 1939-1945, Muzeum Stutthof, Gdańsk.

4. Ellwart Jarosław (2000): Kaŝubio (Kaszuby), Regiono (Region), Gdynia.

5. Heitmann Margret, Schoeps https://de.wikipedia.org/wiki/Julius_H._Schoeps Julius H. (1995): Historio kaj kulturo de judoj en Pomerio (Geschichte und Kultur der Juden in Pommern). Ein Sammelband, Georg Olms, Nov-Jorko.

6. Herlitz Georg, Krischner Bruno (1987): Juda Leksikono (Jüdisches Lexikon), Athenäum, Frankfurto.

7. Kalinowski Daniel (2005):Po żydowsku. Judaj kutimoj en kulturo kaj literaturo (Tradycje judaistyczne w kulturze i literaturze), Pomeria Pedagogia Akademio (Pomorska Akademia Pedagogiczna), Slupsko.

8. Pagel Karl-Heinz (1977): Slupsko en Pomerio: la orient-germana urbo; la libro pri nia pomeria malgranda patrujo (Stolp in Pommern : eine ostdeutsche Stadt ; ein Buch über unsere pommersche Heimat), Radtke, Lubeko.

9. Salinger Gerhard (2006): Zur Erinnerung und zum Gedenken. Die einstigen jüdischen Gemeinden Pommerns, Salinger, Nov-Jorko.

10. Świetlicka Alicja, Wisławska Elżbieta (1998): La historia vortaro de urboj kaj vilaĝoj en Slupska Vojevodio (Słownik historyczny miast i wsi województwa słupskiego), La Societo de Polaj Bibliotekistoj (Stowarzyszenie Bibliotekarzy Polskich), Slupsko.

Kronologio de internacia kunlaboro de Slupsko redakti

La ĉefa celo de internaciaj kontaktoj gravaj por la urbaj aŭtoritatoj, estis la disvolvo de promociado kaj internacia kunlaboro de Slupsko pere de nova reto de partnerurboj (ĝemelurboj) kaj partopreno de la urbo en internaciaj organizaĵoj. La komenco de la intarnacia kunlaboro datiĝas en la fino de la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Tamen fakta disvolvo komenciĝas post la ŝanĝoj de politika sistemo en 1989 kaj post eniro de Pollando al Eŭropa Unio en 2004 jaro.

La plej bone disvolviĝis la kunlaboro inter CarlisleFlensburg – Słupsk. Kadre de la triflanka interkonsento subskribita la 28-an de junio 1988 en Flensburg disvolviĝas la kunlaboro inter la asocioj, societoj, junularo, artistoj kaj de la aŭtoritatoj de tiuj urboj. Ĉiujare oni interŝanĝas la spertojn kaj elektas novajn direktojn de la daŭra kunlaboro.

Krome estas la jenaj partnerurboj: Vantaa (de la 08.06.1987), Arĥangelsko (de la 29.06.1989), Bari (de la 22.07.1989), Buĥaro (de la 08.04.1994), Vordingborg (de la 13.05.1994), Cartaxo (de la 25.09.2007), Grodno (de la 30.07.2010), Fredrikstad (de la 11.10.2012).

Malgraŭ la deklaro pri kunlaboro oni ne subskribis la dokumenton pri kunlaboro kun la ĉina urbo Sjamen (Xiamen) kaj la ukrainia urbo Eŭpatorio, koncerne en la 2007 kaj en 2010 jaroj. En la Junulara Centro de Kulturo en Słupsk de la jaro 2006 agas la Interfaka Galerio, en kiu prezentiĝis la artistoj lokaj kaj internaciaj, i.a. el Danio, Svedio, Germanio, Japanio, Usono kaj Aŭstralio. Kadre de tiu agado oni kreis la film-festivalon pri la rand-temoj. Krome la junulara koruso Kantele kunlaboris kun la finna koruso Peltola Schule el Vantaa. En la jaro 2007 Słupsk fariĝis la kunordiganto de la agoj de Nova Hanso en Pollando kaj reprezentis la aliajn polajn urboj kiuj estas la anoj de la asocio. La celoj de la Nova Hanso kiu estis fondita en la jaro 1980, estas la integriĝo de Eŭropo pere de ekonomia kaj kultura kunlaboro. Samtempe en la jaro 2007 Słupsk aliĝis al la Asocio de Baltaj Urboj kiu celas la kunlaboron en la kampo de naturprotekto de la Balta Maro. Tamen la ĉefaj iloj de la internacia kunlaboro de Słupsk estas la interŝanĝo de junularo, kultur- kaj sporteventoj, kaj ankaŭ la komunaj partner-projektoj.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de la Drezin-fervojo en distikto Slupsko redakti

La Drezin-fervojo en Distrikto Slupsko - estis organizita en la jaro 2011 fare de la grupo de amantoj de la Societo de Publik-utileco la "Aktiva Pomerio" por gardi kontraŭ la detruado (neniigo) de la historia fervojo n-ro 212 de Korzybie ĝis Bytów.

Nun la drezin-frvojo temas pri la Korzybie - Zielin Miastecki, en la alia fragmento de la drezin-fervojo okazas nur kontrolo kaj etaj riparoj por gardi la infrastrukturon. La drezin-fervojo de nove ekfunkciis la 16an de marto 2013, post la ioma adaptiĝo de tiu fragmento de la fervojo, kaj la konstruo de la brulmotora drezino.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Słupsk)

Komenco de la drezin-fervojo en distrikto Slupsko redakti

La historo de la nuna Drezin-fervojo en Distrikto Slupsko komenciĝis en la 19-a jc. La konstruado de ĝi estis du-etapa. La unua fragmento de la drezin-fervojo Korzybie – Barnowo ekfunkciis la 20an de novembro 1883, kaj la fragmento BarnowoBytów la 15an de aŭgusto 1884. Ĝis la jaro 1901 tio estis la nura fervoja ligo de Bytów al la mondo. La fragmento al Barnów oni finis kiel la unua, ĉar en la proksima Warcino esti la bieno de la germana kanceliero Otto von Bismarck kiu uzis la stacidomon en Kępice. En Barnowiec (la stacidomo Barnowo) loĝis lia edzino, Joanna von Puttkamer, kaj la familio von Bismarck ofte vizitadis la familion Puttkamer en Barnowiec. Ankaŭ estis la dua kialo, la paper-fabriko en Kępice, kiu estis la posedaĵo de Otto von Bismarck, kaj oni devis transporti la amason da ligno, kaj tion faris la nova fervoj-linio. La du fragmentoj de la fervojo Korzybie - Bytów devis esti luksaj por la kanceliero Otto von Bismarck kaj sen grandaj problemoj funkciis ĝis la eksplodo de la Dua Mondmilito.[3]

La drezin-fervojo en distikto Slupsko post la Dua Mondmilito. redakti

Dum la Dua Mondmilito la fervojo Korzybie – Bytów estis grave detruita. Tamen post la riparo de la militaj detruoj, kaj malgraŭ la detruado ligita kun la tempo-paso, la fervoj-linio funkciis por la pasaĝera transportado ĝis la 31a de julio 1991. Kaj por la transportado de varoj ĝi funkciis ĝis la jaro 1999. La lasta trajno veturis tie ĝis la aprilo 2003. Poste la forlasita fervojo kun siaj reloj estis priŝtelata de la fer-rabaj ŝtelistoj. Ni devas tamen mencii ke tio estas la plej malnova linio en Eŭropo, ĉar la reloj estas de la jaro 1886.

De la jaro 2011 la amantoj de la fervojo el la ne-registara organizo (NRO) akive agas kun la apuda loĝantaro por la renovigo de la fervojo KorzybieBytów, gardante la valoran infrastruktoron kontraŭ la fer-rabaj ŝtelistoj kaj kontraŭ la kelkaj minicipanoj kiuj deziras ankaŭ malkonstrui la fervojon. La fervojo inter la Korzybie kaj Bytów nun estas ege populara temo por turistoj.[3]

Bibliografio redakti

  1. Ellwart Jarosław (2000): Kaszuby (Kaŝubio), Region (Regiono), Gdynia.
  2. Skurzyński Piotr (2015): Miastko. Śladami Rummela (Ŝpure de Rummel), Region (Regiono), Gdynia.
  3. Słupska Powiatowa Kolej Drezynowa (Dresin-fervojo en Distrikto Słupsk), Stowarzyszenie Użyteczności Publicznej Aktywne Pomorze, Słupsk 2014.
  4. Świetlicka Alicja, Wisławska Elżbieta (1998): Słownik historyczny miast i wsi województwa słupskiego, Stowarzyszenie Bibliotekarzy Polskich, Okręg Słupski, Słupsk.

Famuloj naskitaj aŭ ligitaj kun SlupskoDistrikto Słupski redakti

 
Robert Biedroń, maldekstra politikisto,
membro de la Pola Parlamento kaj
membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), Urbestro de Słupsk, foto el la jaro 2014
 
Julian Tuwim, fama pola poeto kaj esperantisto, pentraĵo de Stanisław Ignacy Witkiewicz, februaro 1929, el la muzeo en Slupsko
  • Anna Łajming (1904 - 2003) - pola kaj kaŝuba verkistino, honora civitanino de Slupsko kaj tie strato de ŝi.
  • Wanda Chotomska, honora civitanino de Slupsko, pola verkistino, aŭtorino de la versoj kaj rakontoj por infanoj kaj junularo.
  • Mieczysław Kościelniak, pola pentristo kaj grafikisto.
  • Mieczysław Jordanowski - esperantisto, aktiva dum la 1950-80aj jaroj ([4])

Kulturo redakti

 
La strato de Anna Łajming, la kaŝuba poetino
 
La Granda Mapo de Pomerio, en la kolekto de la Muzeo de Mez-Pomerio en Słupsk (en la Kastelo de Pomeriaj Princoj)

Słupsk estas superregiona centro de kulturo. Okazadas tie la konataj festivalojen la tuta Pollando, ekz. Festivalo de Pola Pian-muziko, Ĵazo-Festival de Komeda, Aŭtuna Gitar-Festivalo, Konfrontado de Virina Arto, Festivalo de Orienta Kulturo „Mundus Orientalis”, Festivalo de Junaj Talentoj "Niemen Non Stop". En la urbo aktivas Pola Filharmonio "Sinfonia Baltica" kaj kvar teatroj: la Nova Teatro je la nomo de Witkacy en Słupsk, la Ŝtata Pup-Teatro „Tęcza” ("Ĉielarko"), avangarda Teatro "Rondo", Teatro Reganto de Pupoj.

En la Kastelo de Pomeriaj Princoj estas la sidejo de la Mez-Pomeria Muzeo, kiu prezentas la kolekton pri historio de la regiono, ekzemple la originalan mapon el la jaro 1618 de Lubinius nomata La Granda Mapo de Pomerio (vidu la apudan foton), la stanaj sarkofagoj de Anna kaj Bogusław de Croy, la gobelino pri pomeria princ-serio de la gesinjoroj Helena kaj Tadeusz Gałkowski kaj la konstantan ekspozicion de la pomeria arto ("Historia Arto de Pomerio"). La Muzeo de Mez-Pomerio posedas ankaŭ la grandan kolekton de la verkoj de Otton Priebe kaj la plej grandan en la mondo kolekton de pola pentristo Stanisław Ignacy Witkiewicz. Ofte estas organizataj la portempaj ekspozicioj.

Partneraj urboj redakti

  Arĥangelsko, Rusio

  Bari, Italio

  Buĥaro, Uzbekio

  Carlisle (Kumbrio), Britio

  Cartaxo, Portugalio

  Flensburg, Germanio

  Ustka, Pollando

  Vantaa, Finnlando

  Grodno, Belorusio

  Vordingborg, Danio

Esperanto en Slupsko redakti

Historio de la Esperanto-movado en Slupsko redakti

Dum la 50aj kaj 60aj jaroj de la 20a jc en Slupsko estis forta Esperanta Movado kun pli ol 120 esperantistoj. Ĝi konsistis grandparte el la influa kaj bone organizita E-grupo ĝisoste sindona al la internacia lingvo. Rezulte al tia agado kaj danke al la propono de la Urba Konsilantaro en la jaro 1959 la straton Złota (Ora strato), nomata ĝis la jaro 1945 Goldstrasse, oni ŝanĝis la nomon al la strato de d-ro Ludoviko Zamenhof. Esperantistoj de Slupsko popularigis Esperanton kaj ĝian kreinton Ludoviko Zamenhof. Rezulte estas la Zamenhof-strato kaj obelisko omaĝe al Ludoviko Zamenhof, ĝi troviĝas apud la urbodomo, en la nuna Parko de Jerzy Waldorff ([6]), en la loko de la antaŭa urba teatrejo. La menciitan monumenton - obeliskon oni konstruis en la jaro 1960 de la aluvia granito kun aldonita memor-tabulo omaĝe al Ludoviko Zamenhof kun la jena ĉizita teksto: "Al d-ro Ludoviko Zamenhof, aŭtoro de Esperanto 1859 – 1917 społeczeństwo m. Słupsku 1960" (społeczeństwo m. Słupska 1960 = la urbanoj de Slupsko 1960 jaro). Jen la foto de tiu obelisko, vidu la ligilon al Fejsbuko: ([7]) Iniciatis kaj realigis la ideon memorigi Ludovikon Zamenhof i.a. la kuracistoj de Slupsko - d-ro Ludoviko Zgirski ([8]) kaj d-ro Stanisław Zausmer ili faris multajn E-kursojn. Same gravan rolon plenumis Mieczysław Jordanowski (1928 – 2010), la ano de la Urba Konsilantaro de Slupsko en la unua oficperiodo, sociaganto, multjara aktivulo de Pola Esperanto-Asocio, Filio en Slupsko, ĝisosta esperantisto ([9]). La genezo de la Zamenhof-strato estas iom pli komplika. Kiam la Ruĝa Armeo transdonis Slupskon al pola administracio somere 1945, lige kun la poligo oni likvidis la germanajn nomojn, ekzemple la nomojn de la stratoj. Tiam i.a. la straton Goldstrasse – laŭvorte oni tradukis la strato Złota (ora). En la jaro 1959 laŭ propono de la Urba Konsilantaro la Oran straton oni nomis: la Zamenhof-strato kaj tia nomo estas ĝis nun. La unua Esperanto-klubo aperis en la jaro 1962, ĝia sidejo estis en la Fervojista Domo, ĉe la str. Kołłątaja 31a. La pasiuloj de tiu planita, vivanta lingvo havis eĉ sian rubrikon en la loka gazeto. La E-klubo ĉiun lundon de la 17.00 ĝis 18.00 grupigis ĉiam pli kaj pli da anoj - kun konversaciado en Esperanto, kantado, skribado de la leteroj al esperantistoj en la tuta mondo, renkontiĝoj kun E-gastoj el multaj landoj. Oni eldonis E-prospekton "Słupsk kaj ĉirkaŭajho". Kelkaj anoj de la klubo partoprenis en la 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto. Tamen la plej granda disvolvo de la E-klubo estis enla fino de 80-aj jaroj de pasinta 20-a jc. Tiam aliĝis al la E-kurso plo ol 300 kursanoj malgraŭ ke ne estis malmultekosta. Plimulto revis pri la vojaĝoj pere de Esperanto al la tuta mondo, multaj diligente lernis la grmatikon kaj la reguloj de la internacia lingvo. En lka preĝejo de Sankta Jakvo unu foje monate okazadis la Sanktaj Mesoj en Esperanto celebritaj de la pastro-esperantisto Stanislao Stolc. Tamen en la 90-aj jaroj de la 20-a jc alvenis ia krizo de E-Movado en Słupsk kaj en tuta Pollando, kaj la 11-an de majo 1998 anoj de la E-klubo likvidis klubon kaj Filion de PEA.

Dum agado de Jolanta van Holstein en la Esperanto-klubo ili havis ofte vizitojn de eksterlandaj esperantistoj. Vizitis ilin interalie sinjoro †Hugo Kraus† el Vieno, kiu jam ankaŭ forpasis. Jen ligilo al informo pri la Esperanto-movado de la 80aj jaroj de la 20a jarcento kun la artikoleto en "Heroldo de Esperanto" [10] [11].

Jen la spuroj de la iama riĉa aktivado de la loka E-rondo estas la Monumento (obelisko) de Zamenhof en la Parko de Jerzy Waldorff kaj la Strato de d-ro Ludoviko Zamenhof ĉe tiu strato i.a. estas la Distrikta Juĝejo. La plej bonaj jaroj de la aktiveco de la Urba Rondo de Esperantistoj en Slupsko estis la jaroj 60-aj de la 20a jc. Tiam estis organizitaj E-kursoj kaj estis ebla profiti el la pluraj E-libroj, lernolibroj, artikoloj kaj pol-Esperantaj vortaroj en la E-klubejo en Slupsko. La disvolvo de Esperanto en la urbo estis ligita kun la malfermado de la fenestro al la mondo kaj donis la eblecon ekkoni interesajn homojn en Pollando kaj eksterlando. Bedaŭrinde dum paso de tempo la agado de la rondo iom post iom malgrandiĝadis. Tamen de tempo al tempo estis provoj por la reveno al la antaŭa forto. Rezulte de tiuj provoj ankoraŭ en la jaroj 80-aj kaj komence de la 90-aj de la 20a jc, danke al la aktiva laboro de Teresa Lubańska, Mira Linsdorf, Maria Szczepańska, okazis en Slupsko la E-kurso en la Domo de Fervojistoj kie ĉiam lunde je la 17:00 ĝis 19:00 renkontiĝadis la anoj de la E-klubo, kaj ĉiam partoprenis po dekkelkaj kursanoj. La ĉefa organizanto de tiu entrepreno estis inĝ. Henryk Wower (meteorologo), la kativa aganto kaj la tiama Prezidanto de la Regiona Estraro de la Sindikato Solidareco en Slupsko (jen lia 30-minuta Jutubo-filmo farita okaze de la Nacia Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo en 2014 en Slupsko: [12]). De la jaro 1981 tre aktive agas Jolanta Użlis, tamen de la majo 1990 kiam forvojaĝis al Nederlando kaj tie aktivas en Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago kiel sekretario kaj anino de la Estraro de IEI tiam sub ŝia nova nomo Jolanta van Holstein. En tiu tempo tre aktivaj estis ankaŭ du katolikaj pastroj Adamo kaj Stanislao kiu organizadis la Sanktaj Mesoj en Esperanto. Bedaŭrinde en la jaro 2017 restis kaj vivas nur dekkelkaj el la tiamaj esperantistoj.

Zamenhof-Esperanto-Objektoj (ZEOj) en Slupsko redakti

Obelisko redakti

En Słupsk estas de la jaro 1960 obelisko omaĝe al Ludoviko Zamenhof en parko de Jerzy Waldorff (vidu la apudan foton) ĉe la strato Jaracza kun la jena tekso:Al d-ro Ludoviko Zamenhof, aŭtoro de Esperanto 1859-1917 Spoleczeczeństwo m. Słupska 1960 ([13], [14])

La porokaza obelisko omaĝe al Ludoviko Zamenhof [14], la kreino de internacia lingvo Esperanto, oni inaŭguris danke al iniciativo de tiam forta Esperanto-movado en la jaro 1960 danke al esperantisto kaj urba konsilanto Mieczysław Jordanowski, tamen subskribe en la teksto sur la obelisko estas: "La Loĝantaro de la urbo Słupsk 1960". La obelisko estis starigita sur la skvaro ĉe la stratoj Jagiełły kaj la placo Zwycięstwa (placo de Venko) en la loko de jam ne ekzistanta la urba teatro.

Mieczysław Jordanowski ekinteresiĝis pri Esperanto dum sia deviga militservo kiel dekkelkjarulo. Aliĝis al la tiama Pola Esperanto-Asocio (PEA), kaj diligente lernis la lingvon kaj okupiĝis pri ĝi ĝis la lastaj tagoj de sia vivo. Danke al Esperanto li ekkonis interesajn homojn en Slupsko, Pollando kaj en la tuta mondo. Li alte aprezis la konatiĝon kun la loĝanto de Slupsko d-ro Stanisław Zausmer, pro lia tre flua kono de Esperanto. Baldaŭ li ankaŭ ne konis la barojn en la kontaktoj kun esperantistoj de la tuta mondo, dum multaj siaj vojaĝoj eksterlanden. En sia hejmo li havis multajn Esperanto-librojn kaj vortatojn kiujn li ofte kaj skrupule studis. Post lia morto plimulto de ili estis transdonitaj al la Esperanto-muzeo.

La 7-an de novembro 2014 venis de Elbląg dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La Esperanto-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Lodzo, Loviĉo, Sztum, Kwidzyn, Elbląg, la ekspozicion invitis al la urbo esperantisto, doktoriĝ-kandidato Mariusz Borysiewicz kune kun la novelektita urbestro de Slupsko Robert Biedroń kaj la ekspozicioj okazos en du lokoj, en Urba Oficejo kaj en Biblioteko de Pomeria Akademio.

La 15an de januaro 2015 okazis la inaŭguro de la Senata E-Ekspozicio en la Pomeria Akademio sub la Patroneco de la Rektoro prof. d-ro habil. pri la humanaj sciencoj Tadeusz Krzysztof Sucharski kun lia persona ĉeesto, krome persone ĉestis la Distrikt-estro de Słupsk Zdzisław Kołodziejski, la Vicurbestrino de Słupsk Krystyna Danilecka-Wojewódzka kaj kompreneble la direktorino de la Akademia Biblioteko kie okazis la Ekspozicio d-rino Beata Taraszkiewicz kaj okaze de la vernisaĝo la urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń kiu estas esperantisto, li renkontiĝis kun la kunordiganto de la ekspozicio kaj vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) Eduardo Kozyra por inviti la ekspozicion al la sekvonta ekspozici-loko t.e. la galerio en la Urba Oficejo de Słupsk de la 15a de februaro 2015, la interparolon kun la urbestro ĉeestis la doktoriĝ-kandidato en la Pomeria Akademio Mariusz Borysiewicz (la temo de la doktoriĝa laboraĵo estas Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto). Dum la vernisaĝo de la ekspozicio kantis en Esperanto, la pola kaj la kaŝuba lingvoj la 8-persona kaŝuba folklor-ensemblo "Ziemia Lęborska" / "Tero de Lenborko", krome ĉeestis raportisto de la Radio Koszalin kaj du redaktoroj de la lokaj gazetoj: "Głos Pomorza" / "Voĉo de Pomerio" kaj de "Nasze Miasto" / "Nia Urbo" [15] kaj fine vidu[16] la fotoalbumon de tiu vernisaĝo.

La 10an de februaro 2015 okazis la oficiala renkontiĝo de Eduardo Kozyra, vicprezidanto de EDE-Pollando kaj Mariusz Borysiewicz (doktoriĝ-kandidato) kun la urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń por priparoli la daton kaj la programon de la Senata Esperanto-ekspozicio en la Galerio de la Urba Oficejo, la Esperanto-kurso kaj prezentiĝo de la monologo de Mario Migliucci - "Doktoro Esperanto" - fare de nia kolegino Irena Grochowska el Wągrowiec.

De la 10a ĝis 17a de februaro 2015 okazis en la Pomeria Akademio la rapida Esperanto-kurso gvidata de Eduardo Kozyra (aliĝis al ĝi 27 personoj kaj finis 23 kun Esperanto-diplomoj kaj oficialaj atesliloj dulingvaj pri la fino de la fundamenta kurso de Esperanto. Finis ĝin i.a. tri sciencaj laboristoj de la Pomeria Akademio kaj kelkaj studentoj i.a. de Mongolio kaj Ukrainio el Donetsko.

 
La Ortodoksa Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo

La 18-an de februaro 2015 la Senata Ekspozicio veturos al najbara urbo kaj Komunumo Kępice kaj la vernisaĝo okazos la 19an je la 13a horo kun la lokaj aŭtoritatoj kaj la loĝantoj.

2017 - Zamenhofa jaro redakti

La 19-an de januaro 2016 la Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń renkontiĝis denove en sia Urba Oficejo kun prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra, kaj i.a. sekretario de EDE-Pollando doktoriĝ-kandidato Mariusz Borysiewicz kaj Stanisław Bekier ([17]). Dum la labor-kunsido oni priparolis la vernisaĝon de la Senata Esperanto-ekspozicio en la urbodomo, eldonadon de Esperanto-prospektoj pri la urbo Slupsko kaj promesis helpi skribi projekton de la Esperanto-konfereno en Slupsko okaze de la Baltia Regiono kadre de la Zamenhofa Jaro ligita kun la 100-jara datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof. Li ankaŭ promesis konvinki kelkajn parlamentanoj (ekz. Grzegorz Furgo) al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) de la nuna ofic-periodo.

Danke al la proponoj de EDE-Pollando kies sidejo estas ĉe la strato Cienista en Slupsko kaj kelkaj renkontiĝoj kun urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń kaj kun Vicurbestrino - la Urba Konsulantaro de la urbo Słupsk decidis, ke estos la 2017 Zamenhofa Jaro. Oni preparis kelkajn Esperanto-aranĝoj por la Zamenhofa Jaro. La Urba Oficejo, Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Rondo de Historiistoj ĉe la Pomeria Akademio estas la ĉefaj kunorganizantoj de ĉiuj Esperanto-aranĝoj dum la jaro 2017.

La unua aranĝo okazis la 24-an de aprilo 2017 en la urbodomo, kiam urbestro d-ro Robert Biedroń inaŭguris la "2017 Zamenhofan Jaron" malfermante la Esperanto-ekspozicion "130 Jaroj de Esperanto" al kiu estis invititaj anoj de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun reprezentis Kazimierz Kleina kaj lokaj aŭtoritatoj (distriktestro, vic-distriktestro, kaj prezidantino de Urba Konsilantaro), kaj esperantistoj de tuta Pollando i.a. konsulo de Respubliko Peruo - Kajetan Pyrzyński kaj eĉ de eksterlando ekz. Jolanta van Holstein - sekretario de Internacia Esperanto-Instituto en Hago kaj Michaela Stigmaier - prezidantino de Germana Esperanto-Junularo (GEJ), (Barato, Germanio kaj Nederlando).

La Senata E-ekspozicio en la Junulara Kultur-Domo en Słupsk: Kadre de la "2017 la ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK" proklamita de la Prezidantino de Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino) la 25an de januaro 2017 unuanime de la Urba Konsilantaro laŭ propono de la Urbestro de Słupsk Robert Biedroń (esperantisto) - okazis la sekva E-aranĝo de la 2017 la Zamenhofa Jaro en la urbo Słupsk: La finalo de la provinca pentr-konkurso pri la temo: "AMIKIĜU KUN ESPERANTO". En la Junulara Kultur-Domo en Słupsk la 8an de decembro 2017 okazis samtempe la du vernisaĝoj: la postkonkursa vernisaĝo de la premiitaj 22 pentraĵoj de infanoj kaj junularo el la 50 kiuj venis el la 11 kultur-domoj el la tuta Pomerio / Pollando kaj la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio "130 JAROJ de la LINGVO ESPERANTO". La organizantoj: la Urbodomo de Słupsk kaj Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando). (vidu la artikolon el la portalo de la Junulara Kultur-Domo kun la kelkdeko da fotoj de la du vernisaĝoj: [18]).

Memortabulo "Grab Zamenhofa-Karpeno" (la 3a ZEO en Slupsko) redakti

La 24-an de aprilo 2017 okazis la ĉefa Esperanto-konferenco en la urbodomo de Slupsko okaze de la Zamenhof-Jaro 2017. Post tiu konferenco la senatano Kazimierz Kleina kun Eduardo Kozyra ambaŭ malfermis memortabulon "Grab Zamenhofa-Karpeno", novan ZEO-n en Slupsko.

La murpentraĵo Ni ĉiuj estas HOMARANO (tio estas jam kvara ZEO en la urbo) redakti

En Słupsk / Slupsko okaze de la proklamita de la Urbestro d-ro Robert Biedroń (esperantisto) kaj la Urba Konsilantaro sub gvido de esperantistino Beata Chrzanowska la 2017 Zamenhofa Jaro en Słupsk slupska artistino Zuzanna Litawińska pentris la murpentraĵon Ni ĉiuj estas HOMARANO (tio estas jam kvara ZEO en la urbo), ĝi estas ĉe la n-ro 5 de la strato de d-ro Ludoviko Zamenhof (ulica Dr. Ludwika Zamenhofa) ([19])

Eksteraj ligiloj redakti

Interreta paĝo de Słupsk

Virtuala promeno tra Słupsk[rompita ligilo]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Noto : laŭ [1] la germanaj esploristoj pritaksis, ke la trovaĵo devenas de neolitiko de inter 1700 a.K. kaj 650 a.K..
  2. Noto : La Princo Eriko la 1-a el Słupsk estis samtempe la reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 3,21 3,22 3,23 3,24 3,25 Artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso 
  4. http://zimslupsk.com/Mieczyslaw_Jordanowski,271,115.html[rompita ligilo]
  5. https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Cermolisto_de_polaj_esperantistoj#Stanis.C5.82aw_Zausmer
  6. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1553894524626443&set=a.1553894054626490.1073741839.100000177308615&type=3&theater
  7. http://www.ipernity.com/doc/92739/17119841
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-06. Alirita 2017-02-05.
  9. http://zimslupsk.com/Mieczyslaw_Jordanowski,271,115.html[rompita ligilo]
  10. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=955226571159911&set=a.663625250320046.1073741825.100000177308615&type=3&theater
  11. (pola) Jednak dzięki niedawnemu sprowadzeniu do Słupska senackiej wystawy pod tytułem „125 Lat Języka Esperanto” pojawiła się możliwość odnowienia społeczności esperantystów w Słupsku. (Artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz', doktoriĝ-kandidato, Pomeria Akademio en Slupsko).
  12. https://www.youtube.com/watch?v=xwt-8V07ZSc
  13. http://www.polskaniezwykla.pl/web/place/42369,slupsk-obelisk-ludwika-zamenhofa-.html
  14. 14,0 14,1  Ankaŭ foton de tiu obelisko vi povas trovi en la listo de ZEOj serĉante urbon Słupsk.
  15. vidu la invitilon[rompita ligilo] al la Senata Ekspozicio.
  16. https://www.facebook.com/media/set/?set=a.1046675722025728.1073741855.208688165824492&type=1
  17. https://www.facebook.com/1748862638679742/photos/a.1754529238113082.1073741828.1748862638679742/1754529381446401/?type=3&theater
  18. http://www.mdkslupsk.pl/index.php/41-imprezy/konkursy/796-podsumowanie-konkursu-plastyczno-fotograficznego-zaprzyjaznij-sie-z-esperanto
  19. http://kanal6.pl/2017/08/16/mural-z-konkursu/