Shiyali Ramamrita Ranganathan (tamile: சியலி ராமாமிருத ரங்கநாதன், transliterumo: ciyali rāmāmiruta raṅkanātaṉ) naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1892 en vilaĝo Shiyali (Tamilnado]], mortis la 27-an de septembro 1972 en Bengaluro) – barata matematikisto kaj bibliotekisto. Plej bone konata kiel kreinto de la kvin leĝoj de Ranganathan rilatantajn al laboro de bibliotekisto. S.R. Ranganathan estas konsiderata patro de la barata bibliotekscienco.

S. R. Ranganathan
Persona informo
Naskonomo சீர்காழி இராமாமிருதம் அரங்கநாதன்
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1892 (1892-08-09)
en Sirkazhi
Morto 27-an de septembro 1972 (1972-09-27) (80-jaraĝa)
en Bengaluro
Lingvoj anglatamila
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato
Alma mater Universitato de Madraso • Hindu High School, Matanhail
Familio
Infano Ranganathan Yogeshwar
Parencoj Ranga Yogeshwar
Okupo
Okupo matematikisto • bibliotekisto • akademiulo • verkisto
Verkoj Kvin leĝoj de bibliotekologio
klasifiko
Indexing Theory, Indexing Methods and Search Devices
vdr

Edukado redakti

Ranganathan, naskita en Suda Barato, finis Kristanan Kolegion en Madraso kun la titolo Magistro (Master of Arts), kaj poste komencis enspezi por licenco de instruisto. Instruon de principoj de matematiko li traktis kiel sia viva celo. Li estis merita laboranto de matematikaj institutoj kiel universitatoj en Mangaloro, Koimbatore kaj Madraso. Kiel doktoro pri matematiko publikigis antaŭ ĉio laboraĵojn pri historio de matematiko. Lia scienca kontribuo al teorio de bibliotekscienco estis honorigita per premio atribuata de la registaro de Barato

Kvin leĝoj de Ranganathan redakti

Shiyali Ramamrita Ranganathan eldonis en 1931 libron sub la titolo Five Laws of Library Science, en kiu li donis 5 leĝojn, laŭ li la plej gravajn en profesio de bibliotekisto. Ili estas:

1. Libroj servas por utilo

2. Donu al ĉiu leganto adekvatan por li libron

3. Ĉiu libro havas sian leganton

4. Ŝparu tempon de leganto

5. Biblioteko estas evoluanta organismo

Eksteraj ligiloj redakti