S/2003 J 5 estas la maldaŭra nomo de neregula sateliteto de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

S/2003 J 5
Natura satelito  de Jupitero
satelito de Jupitero • neregula satelito
Aliaj nomoj S/2003 J 5 vd
Nomita laŭ Ejreno vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard kaj lia teamo[1]
Dato de malkovro 6-a de februaro 2003
Loko de malkovro Mauna Kea
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 973 947 km[2]
Discentreco 0,307 [2]
Klinangulo 165,55°(rilate al la ekliptiko)
165° (rilate al la jupitera ekvatoro)[2]
Periodo 758,34 tagoj[2]
Fizikaj ecoj
Diametro ~4 km[2]
Maso
- Denso
9 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,4
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Henry H. Hsieh, de la Universitato de Havajo, post observoj inter la 5-a de februaro kaj la 4-a de marto 2003.

Scott S. Sheppard kaj sia teamo anoncis la 4-an de marto 2003 la malkovron[1] de sep novaj satelitoj de Jupitero. Inter tiuj, la kvina satelito malkovrita en 2003 ricevis la nomon de S/2003 J 5.

Ĉar ĝia orbito ankoraŭ ne estas precize determinata, ĝi havas nur maldauran nomon.

Orbito redakti

Eblas, ke S/2003 J 5 estus ano la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27. Pro malprecizo de niaj nunaj konoj, tiu aneco ne estas certa.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 IAUC 8087: Sats OF JUPITER; 2003bg; GRB 030227(angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Gvido pri la jupiteraj satelitoj (angle)

Eksteraj ligiloj redakti