S/2003 J 9 estas la maldaŭra nomo de neregula sateliteto de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

S/2003 J 9
Natura satelito  de Jupitero
satelito de Jupitero
Aliaj nomoj S/2003 J 9 vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard kaj lia teamo[1]
Dato de malkovro 6-a de februaro 2003
Loko de malkovro Mauna Kea
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 857 829 km[2]
Discentreco 0,27625[2]
Meza anomaliangulo 109,898° vd
Klinangulo 164,98°(rilate al la ekliptiko)
165° (rilate al la jupitera ekvatoro)[2]
Periodo 752,84 tagoj[2]
Longitudo de
suprenira nodo
130,595° vd
Argum. de periapsido 45,629° vd
Fizikaj ecoj
Diametro ~1 km[2]
Maso
- Denso
~1,4 × 1012 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,6
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard de la Universitato de Havajo, kaj lia teamo, per observoj inter la 6-a de februaro kaj la 7-an de marto 2003.

La saman tagon, ili anoncis la malkovron[1] de kvar novaj jupiteraj satelitoj, inter kiuj la naŭa satelito malkovrata en 2003, kiu do ricevis la maldaŭran nomon de S/2003 J 9.

Ĉar ĝia orbito estas ankoraŭ malpreciza, ĝi ne ricevis oficialan nomon. Ĝiaj grando kaj maso estis estimitaj, hipotezinte albedon de 0,04 kaj denso de 2,6 × 103 kg/m3.

Orbito redakti

La orbitaj elementoj de S/2003 J 9 ŝajnus proksimigi ĝin de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27. Sed tiu aneco estas necerta pro malpreciza kono de la orbito.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 IAUC 8089: SATS de Jupiter; 2003bo, 2003bp,, 2003bq; C/2002 V1(angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Gvido pri la jupiteraj satelitoj (angle)

Eksteraj ligiloj redakti