SAT-Kongreso

kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda

SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.

La fondintoj de SAT, Prago, 1921
La 18-a SAT-kongreso en Bruselo, 1938
Sovetia poŝtmarko okaze de VI Internacia Proletaria Esperanto-Kongreso

Kiel unua kongreso estas konsiderata la kunveno kiun dum la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1921 oni utiligis por krei la asocion. La ceteraj kongresoj estas sendependaj de la ceteraj renkontiĝoj, kvankam oni ofte uzas ilin por kunvenoj de Laboristaj Esperantistaj Asocioj.

Graveco redakti

Grava perioda okazaĵo en la SAT-vivo estas la ĉiujara kongreso. Ĝi donas la eblon de fruktodona interŝanĝo de opinioj, spertoj, ktp. inter diverslandaj SAT-anoj kaj prezentas por multaj membroj la solan okazon por parola interrilatado kun alilandanoj, krome ĝi estas impona pro manifestacio, montranta la forton de la laborista Esperanto-movado kaj la praktikan uzeblon de la lingvo.

En la unuaj jaroj oni alte taksis la moralan apogon de eminentuloj. Oni sukcesis atingi, ke famaj homoj akceptis la honorprezidon de la unuaj SAT-kongresoj kaj esprimante sian favoran opinion pri Esperanto, li havigis al la Esperantistaro valoran propagandan materialon. Iliaj eldiroj aperis tradukitaj en multaj naciaj gazetoj kaj estis legataj de centmiloj da homoj.

Listo de SAT-Kongresoj redakti

Jaro Urbo Lando Aliĝintoj Bildo
97 2024 Porto   Portugalio
96 2023 Kastelo Greziljono en Baugé-en-Anjou   Francio 55  
95 2022 reta [1] Moskvo   Rusio 76
94 2021 reta el Bjalistoko   Pollando 111[2]
93 2020 reta 256[3]  
92 2019 Barcelono   Hispanio 220[4]  
91 2018 Kragujevac   Serbio 85[5]
90 2017 Seulo   Sud-Koreio 105  
89 2016 Hercbergo ĉe Harco   Germanio 85[6]  
88 2015 Nitro   Slovakio 64  
87 2014 Dinano   Francio 145[7]  
86 2013 Madrido   Hispanio 104  
85 2012 Jalto   Ukrainio 93  
84 2011 Sarajevo   Bosnio kaj Hercegovino 73  
83 2010 Braŝovo   Rumanio 75
82 2009 Milano   Italio ĉ. 80  
81 2008 Kazanlako   Bulgario 71
80 2007 Parizo   Francio 140  
79 2006 Beogrado   Serbio 153
78 2005 Zagrebo   Kroatio ĉ. 80
77 2004 Bratislavo   Slovakio 140  
76 2003 Ĉaŭdefono    Svislando 155
75 2002 Alikanto   Hispanio 150  
74 2001 Nadjkaniĵo   Hungario 220
73 2000 Moskvo   Rusio 125
72 1999 Karlovaro   Ĉeĥio 178
71 1998 Odeso   Ukrainio 240
70 1997 Aŭgsburgo   Germanio 133
69 1996 Sankt-Peterburgo   Rusio 240
68 1995 Mariboro   Slovenio 150
67 1994 Straĵnico   Ĉeĥio 310
66 1993 Kazanlako   Bulgario 250
65 1992 Kaŭno   Litovio 617
64 1991 Bruselo   Belgio 165
63 1990 Linco   Aŭstrio 292
62 1989 Ilertiseno   Okcidenta Germanio 260
61 1988 Kampos-do-Ĵordao   Brazilo 128
60 1987 Bulonjo-ĉe-Maro   Francio 430
59 1986 Sankt-Kugato-de-Valoj   Hispanio 190
58 1985 Amersforto   Nederlando 260
57 1984 Bordozo   Francio 260
56 1983 Linco   Aŭstrio 185
55 1982 Iisalmo   Finnlando 237
54 1981 Bazelo    Svislando 300
53 1980 Rijeko   Jugoslavio 380
52 1979 Svanviko   Britio 310
51 1978 Lekturo   Francio 272
50 1977 Aŭgsburgo   Okcidenta Germanio 251
49 1976 Gotenburgo   Svedio 301
48 1975 Hago   Nederlando 300
47 1974 Bergamo   Italio 330
46 1973 Toronto   Kanado 208
45 1972 Kuopio   Finnlando 300
44 1971 Parizo   Francio 502
43 1970 Aŭgsburgo   Okcidenta Germanio 360
42 1969 Novi-Sado   Jugoslavio 250
41 1968 Utreĥto   Nederlando 347
40 1967 Malmo   Svedio 407
39 1966 Svanviko   Britio 310  
38 1965 Karlsruho   Okcidenta Germanio 447
37 1964 Narbono   Francio 300
36 1963 Hamburgo   Okcidenta Germanio 263
35 1962 Vieno   Aŭstrio 465
34 1961 Gento   Belgio 374
33 1960 Arhuzo   Danio 355
32 1959 Dortmundo   Okcidenta Germanio 425
31 1958 Helsinko   Finnlando 254
30 1957 Roterdamo   Nederlando 590
29 1956 Beogrado   Jugoslavio 489
28 1955 Linco   Aŭstrio 650
27 1954 Nancio   Francio 480
26 1953 Ŝefildo   Britio 185
25 1952 Duseldorfo   Okcidenta Germanio 622
24 1951 Stokholmo   Svedio 584
23 1950 Torino   Italio 292
22 1949 Parizo   Francio 1325
21 1948 Amsterdamo   Nederlando 1219
20 1947 Arhuzo   Danio 662  
1940
1946
* Ne okazis pro Mondmilito
19 1939 Kopenhago   Danio 568  
18 1938 Bruselo   Belgio 659  
17 1937 Roterdamo   Nederlando 806  
16 1936 Manĉestro   Britio 167  
15 1935 Parizo   Francio 346  
14 1934 Valencio   Hispanio 376  
13 1933 Stokholmo   Svedio 600  
12 1932 Stutgarto   Germanio 245  
11 1931 Amsterdamo   Nederlando 400  
10 1930 Londono   Britio 350  
9 1929 Lepsiko   Germanio 650  
8 1928 Gotenburgo   Svedio 436  
7 1927 Liono   Francio 200  
6 1926 Leningrado   Sovetunio 400  
5 1925 Vieno   Aŭstrio 150  
4 1924 Bruselo   Belgio 90  
3 1923 Kaselo   Germanio 250  
2 1922 Frankfurto   Germanio 230  
1 1921 Prago   Ĉeĥoslovakio 80  

Bildaro redakti

Kongresanoj de 90-a SAT-Kongreso 2017.
88-a SAT-Kongreso 2015.
Parto de la kongresanaro de la 87-a SAT-Kongreso 2014 en Dinano, Bretonio, Francio
Kongresanoj de la 86-a SAT-Kongreso 2013 en Madrido aŭskultas informon pri historia okazo de la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito nome Sieĝo al la Montokazerno kiu estis kie nun estas tiu parko.
Parto de la kongresanaro de la 82-a SAT-Kongreso 2009 en Milano, Italio

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Unue antaŭvidita por Moskvo, sed nuligita pro la invado de Ukrainio fare de Rusio
  2. de aliĝintoj en la kongresa retejo[rompita ligilo]
  3. Listo de aliĝintoj en la kongresa retejo. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2020-07-31.
  4. 174 laŭ la kongreslibro. Vidu la ĝisdatigitan liston de aliĝintoj ĉe http://satesperanto.org/spip.php?article4231 Arkivigite je 2021-03-01 per la retarkivo Wayback Machine kaj la koncernan artikolon pri la lasta cifero.
  5. Listo de aliĝintoj de la SAT-kongreso en Kragujevaco
  6. Paŝoj al pli granda tutmondeco (gazetartikolo el la SAT-retejo). Arkivita el la originalo je 2021-10-17. Alirita 2021-10-17.
  7. Listo de aliĝintoj al la SAT-kongreso en Dinano. Arkivita el la originalo je 2021-10-17. Alirita 2021-10-17.