SEAT

SEAT estas hispana aŭtomobilmodelo. La nomo estis komence akronimo de Sociedad Española de Automóviles de Turismo (Hispana Societo de Turismaŭtomobiloj). La kompanio estis fondita en 1950 de la Nacia Instituto de Industrio, granda konglomeraĵo de ŝtataj industrioj, kiu deziris esti motoro por la industriigo de la lando dum la diktaturo de Francisco Franco. Ĝi tamen ne fabrikis proprajn modelojn, sed adaptojn sub licenco de la itala FIAT. En 1986, la grupo estis privatigita, kaj en 1990 la kompanio fariĝis tute proprieto de la grupo Volkswagen.

SEAT
SEAT
aŭtomobilo-faranta firmao • filiopublika kompanio • aŭtomobilmarko vd
Dum 9-a de majo 1950 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Hispano-Suiza
Jura formo hispania Anonima societo
Fondita 9-a de majo 1950
Fondintoj Instituto Nacional de Industria vd
Ĉefestro(j) Wayne Griffiths vd
Sidejo Martorell, Hispanio
Lando Hispanio
Estr(ar)o Wayne Griffiths
Dungitoj 14 663 (en 2019)
Agokampo aŭtomobila industrio
aŭtomobilo
Posedata de Volkswagen AG vd
filiaj kompanioj Cupra vd
TTT www.seat.es
vdr

La unua modelo estis la 1400, sed la plej fama estis la 600, kiu fariĝis simbolo de la motorigo de Hispanio.

SEAT havas du grandajn fabrikoj en Barcelono kaj en la apuda Martorell. Ankaŭ tie ekzistas propra esplora centro. La nombro de laboristoj en tiuj centroj estas ĉ. 12.000.

Nunaj modeloj redakti

 
Seat Exeo
 
Seat Coupé

Antikvaj modeloj redakti

  • "600"
  • "850"
  • "1200"
  • "1400"
  • "1430"
  • "1500"
  • "124"
  • "127"
  • "128"
  • "131"
  • "132"
  • "133"
  • "Arosa"
  • "Fura"
  • "Inca"
  • "Trans"
  • "Málaga" (laŭ Malago)
  • "Marbella" (laŭ samnoma urbo)
  • "Panda"
  • "Ritmo"
  • "Ronda" (laŭ urbo Ronda, en malaga provinco)
  • "Terra"

Eksteraj ligiloj redakti