SIRUTA (rumane Sistemul Informatic al Registrului Unităților Teritorial-Administrative = informadika sistemo de registro de teritoriaj-administraj unuoj) estas klasada sistemo uzata de la rumana Nacia Instituto pri Statistiko (Institutul Național de Statistică = INS) por registri administrajn teritoriajn unuojn (Unitățile administrativ-teritoriale = UAT). Ĝi atribuas al ĉiu UAT nombran kodon.

La sistemo dividas la unuojn en tri nivelojn[1]:

  • distriktoj kaj la ĉefurbo Bukareŝto
  • municipoj, urboj kaj komunumoj (unuoj administrataj de urbestro)
  • kvartaloj, vilaĝoj, sektoroj de Bukareŝto

Unuoj de la unua nivelo havas du- aŭ triciferajn kodojn, aliaj kvin- aŭ sesciferajn. La kodoj de la tri niveloj ne estas strukture interligitaj. Ekzemple distrikto Sibiu havas la kodon 323, ĝia ĉefurbo Sibiu havas 143450, komunumo Șelimbăr havas 143557 kaj 143566 kaj vilaĝo Veștem en tiu komunumo 143593.

Ĉiujare la 6-an de junio SIRUTA adaptiĝas al la intertempaj administraj ŝanĝoj.

La distriktoj redakti

La distriktoj kaj la ĉefurbo Bukareŝto havas jenajn SIRUTA-kodojn:

  1. Distrikto Alba: 10
  2. Distrikto Arad: 29
  3. Distrikto Argeș: 38
  4. Distrikto Bacău: 47
  5. Distrikto Bihor: 56
  6. Distrikto Bistrița-Năsăud: 65
  7. Distrikto Botoșani: 74
  8. Distrikto Brașov: 83
  9. Distrikto Brăila: 92
  10. Distrikto Buzău: 109
  11. Distrikto Caraș-Severin: 118
  12. Distrikto Călărași: 519
  13. Distrikto Cluj: 127
  14. Distrikto Constanța: 136
  15. Distrikto Covasna: 145
  16. Distrikto Dâmbovița: 154
  17. Distrikto Dolj: 163
  18. Distrikto Galați: 172
  19. Distrikto Giurgiu: 528
  20. Distrikto Gorj: 181
  21. Distrikto Harghita:190
  22. Distrikto Hunedoara: 207
  23. Distrikto Ialomița: 216
  24. Distrikto Iași: 225
  25. Distrikto Ilfov: 234
  26. Distrikto Maramureș: 243
  27. Distrikto Mehedinți: 252
  28. Distrikto Mureș: 261
  29. Distrikto Neamț: 270
  30. Distrikto Olt: 289
  31. Distrikto Prahova: 298
  32. Distrikto Satu Mare: 305
  33. Distrikto Sălaj: 314
  34. Distrikto Sibiu: 323
  35. Distrikto Suceava: 332
  36. Distrikto Teleorman: 341
  37. Distrikto Timiș: 350
  38. Distrikto Tulcea: 369
  39. Distrikto Vaslui: 378
  40. Distrikto Vâlcea: 387
  41. Distrikto Vrancea: 396
  42. Bukareŝto: 403

Kiel oni vidas, la kodoj kreskas laŭ la (rumana) alfabeta ordo de la distriktaj nomoj, escepte de la distriktoj Călărași kaj Giurgiu, kiuj havas numerojn super 500.

Notoj redakti