SPIP estas franca libera sistemo por administrado de enhavo por retejoj. Estas la mallongigo de Système de Publication pour l'Internet Partagé (eo: sistemo publikiga por partumita interreto)

SPIP
Lasta stabila versio 4.2.10
Programlingvo PHP
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 2.0
Retejo www.spip.net
vdr

SPIP estas tre facile instalebla kaj celas ĉefe plifaciligi la kunlaboradon por regule publikigi informojn en retejo. La programaro estas havebla en esperantlingva eldono.

Danke al la uzo de ŝablonoj por publikigi artikolojn kaj programaro facila por la administrado vi povas ĝin uzi sen multe da kono pri la komputila lingvo PHP. Estas unu el la ĉefaj avantaĝoj de SPIP.

Teknologio redakti

La programaro estas verkita en PHP kaj baziĝas je datumbazo MySQL.

Historio redakti

SPIP origine estis verkita por la retejo uzine.net. La kreintoj poste decidis donaci la teknologion al la komunumo de libera programaro sub la permesilo GPL. Ekde ĝia lanĉo en la jaro 2001, la retejoj de Le Monde diplomatique kaj Vacarme uzis SPIP.

Ekde eldono 1.6 komence de la jaro 2003 la privata interfaco estas havebla en diversaj lingvoj, inter ili la bretona, la okcitana kaj Esperanto.

Ekde eldono 1.7 de januaro 2004 SPIP ankaŭ kapablas krei plurlingvajn retejojn, enhavas indekson traserĉeblan kaj permesas inkluzivi la enhavon de aliaj retejoj pere de sistemo de reta abonrilato.

Eldono 1.9 de julio 2006 enkondukis sistemon de kromprogramoj.

Eksteraj ligiloj redakti