SQL (angle Structured Query Language, strukturhava serĉmenda lingvo) estas komputillingvo por rilataj datumbazoj. Ĝia relative malkomplika sintakso similas al tiu de la angla kaj provizas la uzanton per komandoj por la manipulado de datumaroj (kiel aldoni, ŝanĝi kaj forigi datumerojn, strukturigi tabelojn, ktp.) kaj por serĉmendi datumojn. Pro sia kvazaŭa normeco SQL subtenas la sendependecon de programoj disde la datumbazo, kiun ili uzas. La plej multaj el la realigoj de SQL krome ebligas la uzon de aldonaj funkcioj kaj komandoj nenormaj.

SQL
deklara programlingvo • demandlingvo • programlingvo • faka programlingvo
Paradigmo: Plurparadigma: deklara, procedura
Paradigmo(j): deklara programado
Klaso: Rilata datumbazo
Aperis en: 1986
Aktuala versio: SQL:2011 (2011)
Tipa sistemo: statika, strikta
Ĉefaj realigoj: MSSQL, MySQL, Oracle, PostgreSQL ktp.
Programlingva(j) dialekto(j): SQL-86, SQL-89, SQL-92, SQL:1999, SQL:2003, SQL:2006, SQL:2008, SQL:2011
vdr

Historio redakti

La fundamenton de ĉiuj datumbazoj rilataj kreis en 1970 Edgar F. Codd per sia artikolo A Relational Model of Data for Large Shared Data Banks (rilateca modelo de datumoj por grandaj komune uzataj datumbazoj). La artikoloj sekvintaj ĉi-artikolon interalie temis pri la kreo de rilataj lingvoj, el kiuj la plej grava estis Structured English Query LanguageSEQUEL, evoluigita en 1974 ĉe IBM. En 1976 oni difinis SEQUEL/2 kaj alinomis ĝin SQL pro leĝaj kialoj. Ties prototipo, System R, estis finevoluigita en 1977 kaj jam enhavis la plejparton de SQL.

Pro la sukceso de System R poste multaj aliaj firmaoj decidis enkonduki produktojn SQL-kapablajn en la merkaton, interalie

Ene de dek jaroj SQL iĝis la laŭfakta normo de datumbazoj.

La American National Standards Institute (ANSI) ordonis 1982 la normigon de rilata lingvo, kiun oni subskribis en 1986 (ĉi-tial nomata SQL/86) kaj kiun plejparte konsistigis la SQL-dialekto de IBM. En 1987, ĝi ankaŭ estis akceptita kiel ISO-normo; ĝisdatigoj sekvis per SQL/89, SQL/92 kaj SQL/99.

Novan version (SQL:2003) oni decidis en 2003 en Stokholmo.

Ekzemploj redakti

La komandojn oni partigas en tri kategoriojn:

Datumdifino redakti

La komandoj por datumdifino estas CREATE, ALTER kaj DROP.

  • CREATE TABLE adresoj (nomo VARCHAR(30), antnomo VARCHAR(40))
Kreu novan tabelon nomatan adresoj kun la kolumnoj nomo kaj antnomo, kiuj povas enhavi tekstojn ĝis 30 aŭ 40 literojn longajn.
  • ALTER TABLE adresoj ADD COLUMN urbo VARCHAR(30)
Aldonu kolumnon urbo al la tabelo adresoj.
  • DROP TABLE adresoj
Forigu la tutan tabelon adresoj.
  • CREATE INDEX indekso_nomo ON adresoj (nomo)
Kreu indekson nomata indekso_nomo por la tabelo adresoj kiu enhavu la liniojn ordigitaj laŭ nomo.
  • DROP INDEX indekso_nomo
Forigu la indekson indekso_nomo.

Datummanipulado redakti

La komando por serĉmendi estas SELECT.

  • SELECT * FROM adresoj WHERE nomo='Schmidt'
Montru ĉiujn kolumnojn el la tabelo adresoj, kies kolumno nomo egalas al Schmidt.
  • SELECT nomo FROM adresoj ORDER BY nomo
Montru la kolumnon nomo de ĉiuj linioj en la tabelo adresoj, kaj ordigu ilin laŭ nomo.
  • SELECT COUNT(*) AS nombro_de_adresoj FROM adresoj
Montru la nombron de linioj en adresoj kaj nomu la rezultkolumnon nombro_de_adresoj.
  • SELECT nomo,COUNT(nomo) FROM adresoj GROUP BY nomo
Montru ĉiujn unikajn nomojn kune kun iliaj nombroj.

La komandoj por ŝanĝi datumojn estas INSERT, UPDATE kaj DELETE.

  • INSERT INTO adresoj (nomo,antnomo,urbo) VALUES ('Schmidt','Philipp','Hamburg')
Aldonu linion kies kolumnoj nomo, antnomo, kaj urbo havas la valorojn montratajn en la tabelon adresoj.
  • UPDATE adresoj SET urbo='Berlin' WHERE nomo='Schmidt'
Ŝanĝu la kolumnon urbo de ĉiu linio, kies kolumno nomo egalas al Schmidt.
  • DELETE FROM adresoj WHERE urbo!='London'
Forigu el la tabelo ĉiujn liniojn, kies kolumno urbo malegalas al London.
  • DELETE FROM adresoj
Forigu ĉiujn liniojn el la tabelo adresoj.

Datumkontrolo redakti

La komandoj de datumkontrolo estas GRANT kaj REVOKE.

  • GRANT SELECT,UPDATE ON TABLE adresoj TO karlo
Rajtigu la uzanton karlo fari mendojn kaj ŝanĝi ekzistantajn liniojn.
  • REVOKE ALL ON TABLE adresoj FROM alia_uzanto
Malpermesu ĉiujn komandojn al la uzanto alia_uzanto.

SQL-datumbazoj redakti

kaj krome ankaŭ

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti