SV Darmstadt 98

sporta kaj aparte futbala klubo en Germanio

La asocio Sportverein Darmstadt 1898, mallonge SV Darmstadt 98, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Darmstadt de la federacia lando Hesio. Kiel la nomo indikas, ĝi fondiĝis en 1898. Klubaj koloroj estas bluo kaj blanko, kaj la simbolo estas heraldika simbolo de blanka irida floro sur blua fono, germane nomata Schwertlilie, tiel ke la klubanoj ofte nomas sin "die Lilien", "la iridoj". La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu dum parto de sia historio havis aktivan rolon en la unua germania ligo de futbalo, sed ekde 1993 estis kompare nesukcesa, kaj nur en junio 2014 de la tria nacia ligo denove avancis al la dua nacia ligo, kaj en junio 2015 plu al la unua ligo. Sed la klubo havas teamojn ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj, de viroj kaj de virinoj, de plenaĝuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj.

SV Darmstadt 98
futbala klubo
Kluba nomo  Sportverein Darmstadt 1898 e. V.
Fondita  22-a de majo 1898
Stadiono  Stadion am Böllenfalltor
Kapacito  17 468
Prezidanto  Klaus Rüdiger Fritsch
Trejnisto  Dirk Schuster
Ligo  dua nacia ligo de futbalo
2021/22  4-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La kluba stadiono en la sezono 2016-2017 17 adoptis la nomon "Jonathan Heimes", laŭ loka sportisto kaj fervora subtenanto de la klubo, kiu en 2016 mortis 26-jara post longa barakto kontraŭ cerba kancero, kiu atakis lin ekde la 14-a vivjaro ... aparte en 2014 kaj 2015 li kun sportistaj amikoj per vendado de klubokoloraj rubandoj de la slogano "necesas batali" kolektis multajn donacojn por la klubo kaj ligis la propran batalon kontraŭ la malsano, tre videblan por lokaj futbalemuloj pro lia ĉiusemajna ĉeesto ĉe la futbalejo, kun la batalo de la kluba teamo pri strebo de la tria al la unua nacia ligo. Lia fratino, kiu ekde 2004 akompanis lian vojon tra la operacioj kaj ĥemiterapioj, kaj subtenis lian obstinan sportan trejnadon kontraŭ grandparta paralizo, nun pri pluraj junaj pacientoj pedagogie kunlaboras kun la loka kuracisto Thomas Pusch. La novnomigon de la stadiono en la urbo vidigas la refarbigo de multaj tramoj, kiuj transportas la nomon tra la stratoj kaj placoj de la urbocentro.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la kluba stadiono en 2006
 
kaj en 2016: videblas la pliigo de spektantejoj pro la plisukcesiĝo de la unua vira teamo en 2015