Saĝ-aparato estas elektronika aparato, ĝenerale konektita al aliaj aparatoj aŭ retoj per diferencaj senkablaj protokoloj kiaj Bludento, Zigbee, NFC, Vifio, LiFi, 3G, ktp., kiu povas iusence funkcii interaktive kaj aŭtonome. Pluraj notindaj tipoj de saĝ-aparatoj estas saĝtelefonoj, saĝ-aŭtoj, saĝ-termometroj, saĝ-sonoriloj, saĝ-seruroj, saĝ-fridujoj, phablets kaj tabulkomputiloj, saĝhorloĝoj, saĝ-rubandoj, saĝ-ŝlosilingoj, saĝ-laŭtparoliloj kaj aliaj. La termino povas ankaŭ indiki aparaton kiu elmontras kelkajn karakterojn de ĉiea komputiko, inklude—kvankam ne nepre—artefaritan inteligenton.

Saĝtelefono, unu el la plej popularaj saĝ-aparatoj.

Saĝ-aparatoj povas esti dezajnitaj apogi varion de formaj faktoroj, gamon de atribuoj pertinentaj al ĉiea komputiko, kaj esti uzitaj en tri ĉefaj sistem-medioj: en la fizika mondo, en homo-centritaj medioj, kaj en distribuitaj komputadaj medioj.

Formaj faktoroj redakti

En 1991, Mark Weiser proponis tri bazajn formojn por ĉieaj sistemaj aparatoj: "tabs", "pads" kaj "boards".[1]

  • Tabs: akompanaj aŭ porteblaj centimetro-taliaj aparatoj, ekz., saĝtelefonoj, saĝ-kartoj
  • Pads: manteneblaj decimetro-taliaj aparatoj, ekz., tekkomputiloj
  • Boards: metro-taliaj interaktiv-ekranaj aparatoj, ekz., horizontalaj surfackomputiloj kaj vertikalaj saĝ-tabuloj.

Ĉi tiuj tri formoj proponitaj de Weiser estas karakterizitaj kiel makro-taliaj, havantaj ebenan formon kaj viddisdonajn ekranojn. Ĉi tiuj estis ankaŭ pli antaŭviditaj kiel informaj aparatoj. Se oni malstreĉas ĉiun el ĉi tiuj tri karakterizaĵoj, oni povas etendi ĉi tiun gamon en multe pli diversan kaj potenciale pli utilan gamon de ĉieaj komputikaj aparatoj. Tial, tri suplementaj formoj por ĉieaj sistemoj estas proponitaj:[2]

  • Dust (polvo): miniaturitaj aparatoj sen rektaj HCIaj fasadoj, ekz., Mikro Electro-Mekanika Sistemo (MEMS), varianta de nanometroj ĝis mikrometroj al milimetroj. Vidu ankaŭ: saĝ-polvo.
  • Skin (haŭto): ŝtofoj bazitaj sur lumo emanigantaj kaj konduktivaj polimeroj kaj organikaj komputilaj aparatoj. Ĉi tiuj povas esti formitaj en pli flekseblajn ne-ebenajn montrigajn surfacojn kaj produktojn kiel ŝtofojn kaj kurtenojn, vidu OLED. MEMSaj aparatoj ankaŭ povas esti pentritaj sur diversajn surfacojn por ke vario de fizikaj strukturoj povu agi kvazaŭ interkonektitaj surfacoj de MEMS.
  • Clay (argilo): ensembloj de MEMS povas esti formitaj en arbitraj tri-dimensiaj formoj, kiel artefaktoj reŝajnante diferencajn specojn de fizikaj objektoj. Vidu ankaŭ: Perceptebla fasado.

Referencoj redakti

  1. Weiser, Mark (1991). "The Computer for the Twenty-First Century". Scientific American. 265 (3): 94–104. doi:10.1038/scientificamerican0991-94.
  2. Poslad, Stefan (2009). [www.elec.qmul.ac.uk/people/stefan/ubicom/index.html Ubiquitous Computing Smart Devices, Smart Environments and Smart Interaction.] Wiley. ISBN 978-0-470-03560-3.