La Saalach estas 103 km longa rivero en Aŭstrio kaj Germanio, alfluanto de la Salzach. La rivero fontas en la aŭstria federacia lando (subŝtato) Salcburgio (lando Salcburgo) en la Alpoj de Kitzbühel je la lago Torsee sub la 2.178 m alta monto Gamshag. Unue ĝi fluas orienten tra la valo Glemm, pasante Saalbach-Hinterglemm. Ĉe la vilaĝo Maishofen ĝi turniĝas norden. Parto de la rivero konsistigas la limon inter Aŭstrio kaj Germanio. Norde de la germana urbo Freilassing kaj la aŭstria urbo Salcburgo la Saalach enfluas en la Salzach.

Saalach
rivero
Bazaj informoj
Longeco 103 km
Fluo
Geografio
Landoj Germanio
Regionoj Bavario
vdr

Pri la rektigo kaj de Saalach kaj de Salzach engaĝiĝis Oskar Meyer.