Saalfeld

komunumo en Turingio, Germanio

Saalfeld [prononco "Zalfelt"] estas urbo en la germana federacia lando Turingio. Ĝi situas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt kaj estas ties administra centro. La urbo situas borde de la rivero Saale. Pro la multo da origine konserviĝintaj domoj ĝi ankaŭ kromnomiĝas ŝtona kroniko de Turingio.[1]

Saalfeld
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 07318
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 224  (2022) [+]
Loĝdenso 252 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 39′ N, 11° 21′ O (mapo)50.65055555555611.354166666667Koordinatoj: 50° 39′ N, 11° 21′ O (mapo) [+]
Alto 235 m [+]
Areo 116,04 km² (11 604 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saalfeld (Germanio)
Saalfeld (Germanio)
DEC
Saalfeld
Saalfeld
Situo de Saalfeld
Saalfeld (Turingio)
Saalfeld (Turingio)
DEC
Saalfeld
Saalfeld
Situo de Saalfeld

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saalfeld/Saale [+]
vdr

Situo redakti

La urbo situas je 240m super la marnivelo en iu vallarĝiĝo de la rivero Saale ĉe la norda rando de la turingia skista montaro. Apude estas la monto Kulm.

La loĝantaro kalkuliĝas al 28200 homoj. Troviĝas en la urbo i.a. medicina fakaltlernejo, muzeo, galerio por nuntempa arto, teatro, la seĝo de la turingia simfonia orĥestro, kliniko, elektrika industrio, medicinteĥnikejo, ilaruzino, ĉokoladfabriko. Krome la urbo estis kaj estas konsiderinde grava fervoja nodo. En la sudoriento oni vizitu la famekonatajn Grotojn de la feinoj ĉe loko ekde 1846 ne plu funkciinta kiel minejo (aluno).

La ĉefaj kuriozaĵoj estas la sekvontaj: urbodomo (1529–37); paroĥa preĝejo (14.-16. jarc.) de Sankta Johano [trinava gotika hala kirko kun figurriĉa timpano, sankta tombo, ligna skulpturo de la sanktulo]; foireja apoteko [iama loĝtureto de la urba vokto]; baroka kastelo kun kapelo; kastelo Kitzerstein; burgruino "Hoher Schwarm"; franciskana monaĥejo nun servanta kiel urba muzeo; impona urba remparo kun kvar pordegoj; Preĝejo Sankta Gertrudo (Graba) kun granda malfrugotika aloforma altaro; parko kaj vilao Bergfried.

Ĝis la Reformacio Saalfeld famis pro la skulptartistoj de la Skolo de Saalfeld kaj la Abatejo de Saalfeld, lulilo de multaj kristanaj komunumoj turingiaj. En Wickersdorf aktivis la konata reformpedagogia lernejo FSG Wickersdorf.

Faktoj redakti

  • Areo: 44,72 km2
  • Loĝantaro: 28.393 (en 2003)
  • Alteco: 235 m super la marnivelo
  • Situo: 50° 39' NO, 11° 22' OR

Partneraj urboj redakti

Homoj kun gravaj rilatoj al Saalfeld redakti

Vidindaĵoj redakti

Notoj redakti

  1. "Entdecken Sie die Steinerne Chronik Thüringens!"