Saas-Almagell

komunumo de Svislando

Saas-Almagell estas svisa komunumo en la germanparolanta parto de Kantono Valezo, Distrikto Vispo; ĉirkaŭ 142 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 107 km (birdfluge) sude de Berno La komunumo najbaras Italion trans montpasejoj Antronapasejo (2 838 m) kaj Monte-Moro pasejo (2 868 m).

Saas-Almagell
Blazono de Saas-Almagell
Blazono de Saas-Almagell
Blazono de Saas-Almagell
Saas-Almagell vidita de aviadilo
Saas-Almagell vidita de aviadilo
Saas-Almagell vidita de aviadilo
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 05′ 39″ N 7° 57′ 26″ O / 46.09417 °N, 7.95722 °O / 46.09417; 7.95722 (mapo)Koordinatoj: 46° 05′ 39″ N 7° 57′ 26″ O / 46.09417 °N, 7.95722 °O / 46.09417; 7.95722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 390 (2007)
Areo 110,28 km²
Alteco 1 672 m super marnivelo
Poŝtkodo 3905
Komunumkodo 6288
Mapo de Saas Almagell
Mapo de Saas Almagell
Situa mapo de Saas-Almagell
vdr

Ĝi kuŝas en Saasvalo, valo de rivero Saservispa, norde de la kunfluo de Saservispa kun dekstra alfluanto, rojo Furggbach.

La komunumo kulminas ĉe monto Strahlhorn‎ (4 190 m de alteco); giaj aliaj pintoj estas Rimpfischhorn (4 199 m) kaj Allalinhorn (4 027 m).

Ĝi entenas multenombrajn vilaĝojn kaj vilaĝetojn inter kiuj: Lehn, Chaischlittu, Unterkreuz, Zum Berg, Dorfplatz, Furrusand, Zerbriggu kaj Mattmark.

Ĝia ĉefa resurso estas turismo, la vilaĝoj havas multenombrajn hotelojn. Vintre estas skiadaj ejoj; somere komencoj de piediradoj.

En Saas-Almagell naskiĝis pluraj skiĉampionoj: gefratoj Pirmin kaj Heidi Zurbriggen, kaj Silvan Zurbriggen (malproksima kuzo[1]).

Sur la alto de la komunumo estas la baraĵa Mattmark-lago kiu kolektas la akvon de Allalin-Glaĉero, kaj el kiu elfluas rivero Saservispa.

La najbaraj Svisaj komunumoj estas okcidente: Zermatt, Täsch kaj Saas-Fee; norde: Saas-Grund; oriente: Simplon kaj Zwischbergen.

Sude estas la italaj komunumoj de Piemonto: Antrona Schieranco, Ceppo Morelli kaj Macugnaga.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La komunumo estas ĉefe enloĝata de tri grandaj familioj: Anthamatten, Andenmatten kaj Zurbriggen.

Eksteraj ligiloj redakti