La judaj religiaj leĝoj malpermesas labori dum la sabato. Ankaŭ la farigo de fajro kaj ties estingo apartenas al tio. Ĉar ŝaltado de elektro kaŭzas etajn sparkojn, iuj rabenoj decidis, ke la ŝaltado de elektraj aparatoj estas malpermesita dum sabato.

Sabato-liftoj
Sabat-liftaj butonoj

Por ebligi uzon de lifto dum sabato speciala modo por liftoj estis aranĝita: nome la sabato-lifto. Ĝi funkcias tute aŭtomate. Neniu butono devas esti puŝita por atingi deziratan etaĝon.

En esperantokongresa hotelo en Telavivo en la jaro 2000 estis du liftoj, unu kun ŝildo "sabato-lifto".[1]

Kiam ortodoksa judo volas atingi ekzemple la dekunuan etaĝon, la sabato-lifto aŭtomate malfermas la pordon je la teretaĝo. Oni eniras sen puŝi iun butonon. Post momento la pordo fermiĝas kaj la lifto moviĝas supren al la unua etaĝo. Tie la pordo malfermiĝas. Post momento la pordo fermiĝas kaj la lifto moviĝas al la dua etaĝo. Tie la pordo malfermiĝas kaj unu momenton atendas, poste fermiĝas kaj la sama proceduro kontinuas ĝis la dekunua etaĝo, kie la uzanto eliras. Tiu proceduro memkompreneble daŭras longe.

La Israela parlamento Knesset formulis specialan sabato-liftan leĝon[2] en 2001 por ordigi la planadon kaj konstruadon de ĉiuj rezidejaj konstruaĵoj kaj publikaj konstruaĵoj, kiuj havas pli ol unu lifton. Tie oni devas instali kontrolan mekanismon por sabato en unu el la liftoj.[3]


Referencoj redakti