Sabatorgio, laŭ konstantaj diversfontaj tradicioj, estas renkontiĝo de sorĉistinoj kun la diino Diana, laŭ paganaj rakontaĵoj, kaj kun Satano en epokoj kristanaj, kiu okazas precipe en la sabata tago kaj, pli precize, dum la nokto kiu antaŭas la dimanĉon. Antaŭ la imagita flugo, la sorĉistinoj (kaj ŝorĉistoj) sin ŝmiras per grasaĵoj kaj magiaj oleoj kiuj ebligas iliajn ŝvebojn en la aero, kaj transformiĝon, eventuale, al kreaĵoj kaj bestoj monstraj.

Bildo de Sabatorgio el la kroniko de Johann Jakob Wick

Ekscesoj de fantazio redakti

 
Kavernoj de Zugarramurdi, loko kie Sabatorgio okazis.
 
El Bailadero, Anaga (Tenerife), loko kie Sabatorgio okazis.

La sorĉistinoj alkuras al la antaŭestablita loko rajde de besto aŭ bastono aŭ balailo. Tie ili trovas la Diablon atendanta (ofte aspekte kapre) kaj lin salutas per fia kiso, krome kune praktikas apostazion, kiu kunportas la neadon pri la kristana kredo, kaj parodias la meson, kaj sakras tretante la krucon, kaj ili sekskuniĝas inter si kaj ankaŭ kun la diablo.

Se tiaj estis la konvinkoj de la popolo, eĉ nivele de intelektuloj, ne mankis dokumentoj je ekleziecaj fontoj subtenantaj tiujn fantaziaĵojn. Oni kutimas citi la Canon episcopi, dokumenton de la fino de la unua jarmilo, kies fonto tamen estas diskutata kaj kies enhavo necerta: se ĝi emas ekskludi la sabatorgion, tamen ĝin akceptas nivele de menso, pro kio la sorĉistino almenaŭ pekas nivele de deziro kaj aspiro. Krome, kutime estas citata Malleus maleficarum, kiu montras akcepti la realon de la sabatorgio.

Kiom tiuj konvinkoj influis kaj determinis la establiĝon de la sorĉistpersekuto, estas diskutata inter esplorantoj de la fenomeno.

Rilate la ŝmiradon, praktikitan de sorĉistinoj, historiistoj emas kredi vera, ankaŭ se ne okazigis la flugon. Ekzistas jena opinio: ĉar diversaj subprocesaj maljunulinoj deklaris ke mem praktikis la oleumadon kaj poste vere flugis eblas ke ili vere imagis flugi ekscititaj de drogo. Oni trovis en bastonoj tiuepokaj spurojn de elherbaj oleoj, kun veraj spuroj de drogo, kiu estus penetritaj el oleumita bastono en la korpa organismo tra la sfinkteroj, rapide absorbantaj, sur kiuj, nudaj, apogiĝis la bastono.

Reagoj kontraŭ la kredo je la sabatorgio redakti

Tamen, la sabatorgiaj ritoj renkontis ĉiutempajn dubantojn kaj neantojn, ankaŭ inter nekontraŭuloj de la persekuto kontraŭ sorĉistinoj.

Kristanaj kredantoj, kaj ofte iliaj eklezioj, ne konfuzas sabatorgion kun la diabla influo en la homa vivo kaj precipe kun demonposediĝo; rilate kiujn, diversaj kristanaj eklezioj konservas kaj praktikas ritajn ekzorcojn.

La sabatorgiaj ritoj ofte estis priskribitaj pere de diversaj artismaj formoj, ekde la literaturo kaj pentro (Goya) ĝis muziko: oni pensu pri (Faust de Goethe muzikigita de Charles Gounod kaj reprenita de Hector Berlioz en la perdiĝo de Faust, aŭ pri Mefistofele de Arrigo Boito.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti