La Sabina mevo, Xema sabiniLarus sabini, estas eta mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Laŭ diversaj taksonomioj ĝi, ĉu apartenas al la plej ofta genro Larus, ĉu estas la ununura specio de ĝia genro, nome Xema.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sabina mevo
Plenkreskulo en somera plumaro
Plenkreskulo en somera plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Xema
Leach, 1819
Specio: X. sabini
Xema sabini
(Sabine, 1819, Sabine islands, near Melville Bay, west coast of Greenland)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas en la Arkto kaj havas ĉirkaŭpola disigo tra plej norda Norda Ameriko -nordaj Kanado kaj Alasko-, Gronlando kaj Eŭrazio -plej nordaj insularoj kaj orienta Siberio-. Tiu ĉi birdo migras suden aŭtune, kelkaj vintras en norda Pacifiko, sed aliaj vintras en suda Pacifiko el Kolombio ĝis norda Ĉilio kaj reproduktuloj de Gronlando kaj orienta Kanado trapasas la Atlantikon por vintri en nordokcidenta Eŭropo aŭ eĉ ĝis Sudafriko.

Eventuale ekzempleroj de Sabina mevo povas esti vidataj en la marbordo de nordorienta Usono.

Aspekto redakti

Tiu specio (27 ĝis 33 cm longa, 140 ĝis 225 g peza kaj enverguro de 80–92 cm) estas facile identigebla pro ties rimarkinda flugilbildo. Plenkreskulo havas helgrizajn dorson kaj flugilajn kovrilplumojn, nigrajn pintoplumojn (kun etaj blankaj “spegulojn”) kaj blankajn malantaŭajn flugilplumojn. La blanka vosto estas forkoforma kaj ankaŭ kolo, brusto, ventro kaj pugo estas blankaj. La masklo havas malhelan kapon dum reprodukta sezono kaj poste perdiĝas sed restas malhela strio malantaŭ okulo. La beko estas nigra kun flava pinto kiu larĝiĝas komence. La kruroj estas malhelgrizaj. Junuloj havas similan trikoloran flugilbildon, sed grizo estas anstataŭata de bruno kaj krome la vosto havas nigran finstrion. Junuloj atingas plenkreskulan plumaron post du jaroj. Tiuj mevoj havas tre akran voĉon.

Kutimoj redakti

 
Xema sabini - MHNT

La Sabina mevo reproduktiĝas en kolonioj en marbordoj kaj tundro. La ino demetas 2 aŭ 3 punktitajn verdobrunajn ovojn en surgrunda nesto kovrita de herberoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 23 tagojn. Idoj povas ĉu forlasi la neston post unu tago ĉu resti kelkaj tagojn en la nesto. Ĝi estas tre pelaga (enmara) for de la reprodukta sezono. Tiu specio manĝas tre diversajn etajn animalojn (ĉefe akvoinsektojn dum reproduktado kaj fiŝojn kaj krustuloj poste) kaj ankaŭ ovojn de kolonioj de Arkta ŝterno, ĉar ĝi kolonias apude. Mondaj loĝantaroj povas esti ĉirkaŭ 100.000 paroj.

La Sabina mevo, Xema sabiniLarus sabini ricevas la nomon en la latina scienca, esperanto kaj en multaj nacilingvoj de la angla sciencisto Sir Edward Sabine pro agado de lia frato Joseph Sabine.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2004). Xema sabini. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 06 May 2006.
  • Bull, John; Farrand, Jr., John. (aprilo 1984) The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf. ISBN 0-394-41405-5.
  • Roger Peterson kaj aliaj, Guía de campo de las aves de España y de Europa, Omega, Barcelona.

Eksteraj ligiloj redakti