Sabine Fiedler

germana anglistino kaj interlingvistino

Sabine FIEDLER (naskiĝis la 9-an de decembro 1957 en Gorndorf) estas germana anglistino kaj interlingvistino.

Sabine Fiedler
Sabine Fiedler ĉe simpozio de UAM Poznano
Sabine Fiedler ĉe simpozio de UAM Poznano
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1957 (1957-12-09) (66-jaraĝa)
en Gorndorf
Lingvoj germanaEsperantoangla
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo profesoro • anglisto • interlingvisto • esperantologoesperantisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi studis la anglan kaj rusan en la universitato de Halle-Wittenberg kaj doktoriĝis en angla lingvistiko, en 1999 habilitiĝis en ĝenerala lingvistiko (pli precize interlingvistiko). Ŝi instruas en la Universitato de Lepsiko. Ŝiaj ĉefaj temoj de scienca laboro estas faka komunikado, frazeologiscienco, esperantologio.[1] De 2011 ŝi estas la prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. Partoprenis en la libro Language Policy and Linguistic Justice.

Verkoj (elekto) redakti

  • Fachtextlinguistische Untersuchungen zum Kommunikationsbereich der Pädagogik. Frankfurt a. M. k.a.: Lang, 1991
  • Plansprache und Phraseologie. Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto. Frankfurt a. M. k.a.: Lang, 1999
  • Esperanta frazeologio. Rotterdam: Universala Esperanto Asocio, 2002
  • English Phraseology. A Coursebook. Tübingen: Narr, 2007

Notoj redakti

  1. "La kontribuantoj" en Lingva Arto, UEA, Roterdamo, 1999, paĝo 214.