Sabino Policarpo ARANA Goiri (n. en Abando, Biskajo, la 26-an de januaro 1865 – m. en Pedernales, Biskajo, la 25-an de novembro 1903) estis hispana politikisto, verkisto kaj ideologo konsiderata kiel la patro de la eŭska naciismo.

Sabino Arana
Persona informo
Sabin Polikarpo Arana Goiri
Sabino Arana
Naskonomo Sabin Polikarpo Arana Goiri
Naskiĝo 25-an de januaro 1865 (1865-01-25)
en Bilbao
Morto 25-an de novembro 1903 (1903-11-25) (38-jaraĝa)
en Sukarrieta
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano de Addison vd
Tombo Sukarrieta vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanaeŭska vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Eŭska Naciisma Partio vd
Familio
Patro Santiago Arana vd
Gefratoj Paulina Arana Goiri • Luis Arana vd
Edz(in)o Nikolasa Atxika-Allende vd
Parencoj Vicente de Arana vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoĵurnalisto • national revival activist • politika aktivisto vd
Laborkampo politikoideologioaktivismoEŭsklingva literaturoeŭska lingvo vd
Aktiva en Eŭska Aŭtonoma Komunumo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sabino Arana.

Post aktiviĝi en la karlisma movado, li fondis la Eŭskan Naciisman Partion (EAJ–PNV), partio kiun li estris kaj per kiu estis provinca deputito de Biskajo.

Oni ankaŭ ŝuldas al li la kreadon de la ikurrina, nuna flago de Eŭskio simbolo sen tradicio en la eŭskaj provincoj, ĉar ĝi imitas la britan flagon, kun la celo allogi Anglion kiel potenca aliancito de eŭska nacio disigita de Hispanio, kiel okazis kun la kazo de Portugalio.

En 1903 Arana forpasis je frua aĝo (38 jaroj) pro la Addison-malsano, sed lasis sian idearon en 33 poemaj verkaĵoj, 14 politikaj kaj literaturaj libroj kaj pli ol 600 artikoloj.

Ankoraŭ en la nuntempo lia pensmaniero daŭre estas tre polemika, tre kritikata de liaj kontraŭantoj (kiuj denuncas ke la pensmaniero kaj verkaĵoj de Arana havas rasismanksenofobian fundamenton) kaj pravigita de liaj sekvantoj (kiuj esploras la verkaĵojn laŭ la historia kunteksto en la komencoj de la eŭska naciismo). Pri la supozata rasismo de Arana oni substrekas ke tiaj asertaĵoj estas ekster la historia kunteksto, ĉar ankaŭ aliaj samtempuloj, kiel Miguel de Unamuno, aludis la rason.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti