Sadik Hakim

usona muzikisto

Sadik Hakim (* 15-an de julio 1919 en Duluth (Minesoto) kiel Argonne Dense Thornton; † 20-an de junio 1983 en Novjorko) estis usona ĵazpianisto kaj komponisto de bibopo.

Sadik Hakim
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1919 (1919-07-15)
en Duluth
Morto 20-an de junio 1983 (1983-06-20) (63-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • pianisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Muzikan edukon Argonne Thornton ricevis deflanke de sia avo, kiu estis muzikinstruisto. Li iris en 1940 al Novjorko, ludis ĝis 1946 kun Ben Webster, de 1946 ĝis 1948 kun Lester Young („I’m Confessin’“, „No Eyes Blues“, 1947) kaj kun Slam Stewart. En 1945 li partoprenis la mitan sonregistrad-kunsidon „Koko“ (The Charlie Parker Story) de Charlie Parker. Krome li surdiskigis kun Buddy Tate kaj Dexter Gordon. Li partoprenis en 1947 je la komponado de la peco „Eronel“ de Thelonious Monk. Thornton validas ankaŭ kiel la vera komponisto de la sukcesaĵo de Lester Young „Jumpin’ With Symphony Sid“.

En 1947 Thornton konvertiĝis al islamo, ŝanĝis sian nomon al Sadik Hakim kaj prezentis ekde tiam ĉefe sub ĉi tiu nomo. En 1949 li iris al Montrealo (Kebekio) (Kanado) kaj muzikis en la tiea bibop-mondeto. Pro drogokrimeto li devis forlasi Kanadon en 1950. En Novjorko li kunlaboris en la 1950-aj jaroj kun James Moody, Sonny Rollins kaj Buddy Tate. Ekde 1966 ĝis 1976 Hakim revenis la Montrealo, havis tie propran bandon, prezentadojn en radio kaj televido kaj surdiskigis kun Charlie Biddle kaj Sonny Stitt. Okaze de la entombigo de Thelonious Monk en 1982 li ludis ties komponaĵon „’Round Midnight“; li mem mortis sekvajare.

Diskografio redakti

Surdiskioj sub propra nomo

  • Witches, Goblins, etc. (1977)

Surdiskigoj de la gastmuzikisto

  • Lester Young: The Complete 1936-1951 Small Group Sessions, Vol. 4 (Blue Moon)
  • Lester Young: The Complete Aladdin Recordings of Lester Young (Blue Note)
  • Charlie Parker: The Genius Of Charlie Parker (1945-48)
  • Charlie Parker: The Charlie Parker Story (Savoy, 1945)
  • Dexter Gordon: Dexter Rides Again (Savoy, 1945-47)
  • Eddie Lockjaw Davis: 1946-1947 (Classics)
  • Eddie Jefferson: There I Go Again (Prestige, 1953-69)
  • James Moody: Moody’s Mood For Blues (OJC, 1954-55)

Literaturo redakti

  • Kunzler, Martin: Jazz-Lexikon, Reinbek, Rowohlt 1988
  • Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD, sixth Edition, London, Penguin, 2002
  • Bielefelder Katalog Jazz, 2001