Sadikabad (Pakistana Panĝabo)

SadikabadSadikurbo (urdue صادق آباد) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), en kantono de Rahim Jar Ĥan, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.

Sadikabad
setlejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 221 866  (2017) [+]
Loĝdenso 7 396 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 17′ N, 70° 7′ O (mapo)28.28333333333370.116666666667Koordinatoj: 28° 17′ N, 70° 7′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Sadikabad (Sindo)
Sadikabad (Sindo)
DEC
Sadikabad
Sadikabad
Situo de Sadikabad
Sadikabad (Pakistano)
Sadikabad (Pakistano)
DEC
Sadikabad
Sadikabad
Situo de Sadikabad

Map

vdr
Moskeo en Sadikabad

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Sadikabad situas en la centra parto de la lando sur ebenaĵo ĉe la limo inter Sindo kaj Panĝabo. Rahim Jar Ĥan troviĝas 21, Karaĉio 493, Lahoro 545, Peŝavaro 648, Rawalpindi 651, Islamabado 664 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Laŭ arkeologoj Sadikabad estis en la sama loko, sed neniu scias, kiam ĝi estis fondita. La fervoja linio dum la brita dominado multe helpis al la urbo. Post la brita konkero en 1849 la grundo estis irigaciita. Dum la sendependiĝo granda parto de hinduoj translokiĝis al la alia nova ŝtato Barato, samtempe alvenis muslimoj el Barato.

 
La sama moskeo en Sadikabad

Ekonomio redakti

Sadikabad estas industria kaj agrikultura urbo. Ĉirkaŭ Sadikabad mankas vilaĝoj, estas nur kampoj kun densaj irigaciaj kanaloj. La fekunda grundo produktas tritikojn, kotonojn, sukerkanojn, oranĝojn. En la urbego oni produktas sterkojn, teksaĵojn kaj medikamentojn, 3 sukermuelejoj kaj aliaj uzinoj funkcias.

Loĝantaro redakti

Inter 1998 kaj 2017 la averaĝa jara loĝantarkresko estis 2,7%, pli alta, ol la nacia mezumo.

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
37 121 63 935 144 391 239 677
 
Interno de la moskeo

Trafiko redakti

Sadikabad situas laŭ la arteriaj fervojo kaj aŭtovojo Karaĉio-Lahoro. La plej proksima flughaveno funkcias en Rahim Jar Ĥan.

Klimato redakti

En Sadikabad la averaĝa temperaturo estas 25 °C. La plej varma monato estas majo kun 35 °C, la plej malvarma januaro kun 14 °C. La jara precipitaĵo estas 264 mm. En ĉiu monatoj pluvas, tamen inter oktobro-januaro nur po 1 milimetro. La musono kulminas septembre kun 99 milimetroj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans