Saga (bildliteraturo)

Saga estas serio de bildliteraturaj libroj en la ĝenro sciencfikcio/fantasto/ kosma opero, skribita de Brian K. Vaughan kaj ilustrita de Fiona Staples, publikigita monate de la usona kompanio Image Comics. Simile al Star Wars, tiu serio estas lokita sur fono de kosma milito inter pluraj eksterteraj rasoj kaj planedoj. La ĉefroluloj estas la geedzoj Alana kaj Marko, kiuj iĝis paro kaj generas idon malgraŭ ke ili apartenas al du malamikaj rasoj inter si militantaj, simile al Romeo kaj Julieta.

Saga
Saga
La unua numero
bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Brian K. Vaughan kaj Fiona Staples
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato Ekde 2012
Eldoninto Image Comics
Eldonejo Image Comics
Trajtoj
ISBN [[Specialaĵo:Citoj el libroj/ISBN = 978-1607066019 (#1–6)
ISBN2 = 978-1607066927 (#7–12) 
ISBN3 = 978-1607069317 (#13–18)
ISBN4 = 978-1632150776 (#19–24)
ISBN5 = 978-1632154385 (#25–30)
ISBN6 = 978-1632157119 (#31–36)
ISBN7 = 978-1534300606 (#37–42)
ISBN8 = 978-1534303492 (#43–48)
ISBN9 = 978-1534308374 (#49–54)
ISBN10 = 978-1632150783 - HC Vol 1 (#1–18)
ISBN11 = 978-1632159038 - HC Vol 2 (#19–36)
|ISBN = 978-1607066019 (#1–6)
ISBN2 = 978-1607066927 (#7–12)
ISBN3 = 978-1607069317 (#13–18)
ISBN4 = 978-1632150776 (#19–24)
ISBN5 = 978-1632154385 (#25–30)
ISBN6 = 978-1632157119 (#31–36)
ISBN7 = 978-1534300606 (#37–42)
ISBN8 = 978-1534303492 (#43–48)
ISBN9 = 978-1534308374 (#49–54)
ISBN10 = 978-1632150783 - HC Vol 1 (#1–18)
ISBN11 = 978-1632159038 - HC Vol 2 (#19–36)
]]
Ĝenro sciencfikciofantasto
Honorigoj Best foreign work published in Spain
vdr

Esperanto redakti

La serio estas verkita en la angla lingvo, kiu de la roluloj mem estas nomata simple "Language" (= "Lingvo"). Tamen ofte aperas parolo en la denaska lingvo de Marko kaj lia popolo. Tiuj frazoj estas fakte en Esperanto, kiu de la (aliaj) roluloj estas nomata "Blue" (= "Blua"). La esperantaj frazoj aperas kun korektaj supersignoj, tamen kelkfoje kun tiel fuŝega gramatiko ke ili nur iĝas kompreneblaj per laŭvorta retraduko al la angla.

Tradukoj redakti

Ekzistas traduko al la germana lingvo. La esperantaj frazoj restas esperantaj.

 
Fiona Staples aŭtografas ekzempleron de Saga