Saguarogiganta kaktokandelabra kakto (Cereus giganteus) estas alta kakto el kaktacoj (Cactaceae), origine kreskante en Meksiko kaj Usono (en Arizono kaj Kalifornio). Kelkaj sciencistoj, la genron Cereus dividas al pluraj aliaj genroj, tiel ono povas renkonti la nomon Carnegiea gigantea.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Saguaro


Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Kaktoj Cactaceae
Subfamilio: Cactoideae
Tribo: Pachycereeae
Genro: Carnegiea
Britton & Rose
Specio: C. gigantea
Carnegiea gigantea
Britton & Rose
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Sinonimoj

Cereus giganteus Engelm.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La surfaco de la juna saguaro estas ripa kaj kolona, plenkreske ĝi disiĝas en alto de ĉ. 5 m al kvin-ses branĉoj. Ĝi komence malrapide kreskas – dum la unuaj dek jaroj nur 2 cm po jaro –, sed kiam ĝi atingas la alton de 2–3 m, la kreskorapido atingas la 10 cm/jaro. La unuaj floroj de la saguaro aperas en aĝo de 50–75 jaroj.

La plenkreskaj gigantaj kaktoj povas atingi la alton de 15 m kaj aĝon de 150–200 jaroj, kiam ili formortos plej ofte pro tio, ke pro vento aŭ inundo aperas surface la radikoj. Ĝiaj radikoj situas proksime al la surfaco kaj abunde disetendiĝas por kolekti akvon el granda areo.

La supergrunda maso de la kakto povas atingi 9000 kg. La floroj evoluas sur la trunko kaj sur pinto de la branĉoj. La floroj havas blankan koloron, ili ekfloras nokte kaj sekvatage restas malfermitaj. La fruktoj estas ruĝaj kaj estas gravaj manĝaĵoj por la indianoj de Meksiko, kiuj same uzas la elsekiĝintajn restaĵojn de la kakto.

Vidu ankaŭ redakti