Saharaj Rifuĝejoj

La Saharaj Rifuĝejoj en Tinduf, Alĝerio, estas aro de rifuĝejoj organizitaj en la Provinco Tinduf, Alĝerio, en 1975-76 por Okcidentsaharaj rifuĝintoj kiuj fuĝis el la Marokaj fortoj, kiuj antaŭeniris tra Okcidenta Saharo dum la Okcidentsahara Milito. Ĉar plej el la originaj rifuĝintoj ankoraŭ vivas en la kampadejoj, la situacio estas inter plej longdaŭraj en la mondo.[1][2]

Rifuĝejo de Lajun.

La limigitaj oportunoj por mem-zorgado en la akra medio de la dezerto devigis la rifuĝintoj dependi el la internacia humanitara helpo por ties survivado.[3] Tamen, la rifuĝejoj de Tinduf diferencas el majoritato de rifuĝejoj en la nivelo de mem-organizado. Plej aferoj kaj la vivorganizado de la tendumejoj estas regata de la rifuĝintoj mem, kun malmulta ekstera interveno.[4] Tiu sistemo survivis dum la lasta kvarono de la 20a jarcento danke al permeso de Alĝerio kaj al la helpo de eŭropaj ŝtatoj aŭ organizoj, inter ili Hispanio.

La kampadejoj estas dividataj en kvin vilajat (distriktoj) nomitaj laŭ la urboj de Okcidenta Western Saharo; nome Lajun, Aŭserd, Smara, Daĥla kaj pli ĵuse Kabo Bojador (aŭ Daira de Bojador).[5] Aldone estas la plej malgranda satelita kampadejo "27a de Februaro", ĉirkaŭ la internulejo por virinoj, kaj la administra kampadejo Rabuni.[6] La kampadejoj estas disigitaj tra tre granda areo. Dum Lajun, Smara, Aŭserd, 27a de Februaro kaj Rabuni kuŝas je unu horo el la Alĝeria urbo de Tinduf, la kampadejo Daĥla kuŝas je 170 km sudoriente. La kampadejoj estas ankaŭ la sidejo de la 6a militregiono de la Araba Demokratia Sahara Respubliko. La ADSR estas agnoskata de 82 ŝtatoj kaj de la Afrika Unio.

Referencoj redakti

  1. UNHCR Algeria Factsheet. UNHCR (2010-08-01).
  2. (2008) Eric Goldstein: Human Rights in Western Sahara and in the Tindouf Refugee Camps. Human Rights Watch, p. 216. ISBN 1-56432-420-6.
  3. Protracted Relief and Recovery Operation (PRRO) Algeria, PRRO 200034. World Food Programme.
  4. (August 2004) “Causes and consequences”, FMO Research Guide, Western Sahara, p. 12–19.  Arkivigite je 2012-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
  5. (1995) Western Sahara. Living in the refugee camps. OXFAM Belgium and Comite belge de soutien au peuple sahraoui.
  6. Background to the Western Sahara Conflict. FMO, Refugee Studies Centre, University of Oxford (December 2005). Arkivita el la originalo je 2011-07-24. Alirita 2016-12-22.

Eksteraj ligiloj redakti