Sahival (urdue ساہِيوال‎) estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono.

Sahival
urbo • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 247 706  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 40′ N, 73° 6′ O (mapo)30.67055555555673.106388888889Koordinatoj: 30° 40′ N, 73° 6′ O (mapo) [+]
Alto 152 m [+]
Sahival (Panĝabo)
Sahival (Panĝabo)
DEC
Sahival
Sahival
Situo de Sahival
Sahival (Pakistano)
Sahival (Pakistano)
DEC
Sahival
Sahival
Situo de Sahival

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sahiwal, Sahiwal District [+]
vdr
Hotelo en Sahival

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Sahival situas sur vasta ebenaĵo de Induso. Fajsalabado troviĝas 83, Lahoro 155, Multano 166, Rawalpindi 327, Islamabado 340, Peŝavaro 400, Sukur 528, Kveta 585, Hajderabado 749, Karaĉio 881 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

En la apudaĵo la loĝantaro akceptis la islamon pro misiistoj. Post disfalo de la Mogola Imperio la sikoj prenis kontrolon ankaŭ tie ĉi, ekde 1849 la britoj. En tiu loko estis nur malgranda vilaĝo, sed en 1865 la ĉefa arteria fervoja linio ekfunkciis inter Karaĉio-Lahoro. Ĉi tie la haltejo estis nomita pri brita estro Robert Montgomery. Poste, la jam urbeto fariĝis la ĉefurbo de la Distrikto Montgomery. En 1857 la urbeto aliĝis al ribelo de sipojoj, sed fine la britoj venkis. La britaj soldatoj tiam kaŭzis severajn punojn al la ribelantoj. En 1867 Montgomery ricevis municipan statuson. La loknomo iĝis Sahival ekde 1969, kiu estas indiĝena familia nomo.

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
106 648 150 954 207 388 389 605

En Sahival oni parolas plejparte panĝabe.

 
Merkato en Sahival
 
Stacidomo en Sahival

Eduko redakti

En Sahival pluraj altlernejoj funkcias, kiel filioj de universitato.

Ekonomio redakti

Sahival estas grava kotona centro kun produktadoj kaj tekstilaĵoj, ledoj kaj tapiŝoj. Aliaj manufakturoj produktas manĝaĵojn, laktaĵojn, oleojn por kuiro kaj farmaciaĵojn eĉ elektrajn maŝinojn. La agrikulturo estas grava al la loka ekonomio, precipe la kotonoj bredado de grenoj. La ĉefkultivaĵoj de la distrikto estas tritikoj, kotonoj, sukerkanoj, maizoj kaj rizoj, citrusoj, tabakoj, terpomoj helpe de irigaciaj kanaloj.

Klimato redakti

Sahival situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono. La temperaturo somere estas ofte 45 °C, sed vintre tio falas preskaŭ al frostopunkto. La averaĝa jara precipitaĵo nesufiĉas por la agrikulturo.

Trafiko redakti

Sahival kuŝas laŭ ĉefvojo kaj fervoja linio inter Lahoro kaj Multano.

Vidindaĵoj redakti

  • ĉirkaŭaĵo de Sahival havas arkeologiaĵojn pri la civilizacio de Induso antaŭ Kristo 3 mil.

Ĝemelurbo redakti

  Rochdale, Anglio

Fontoj redakti