La Saimaa-kanalo estis inaŭgurita en 1856 kaj kondukas de lago Saimaa tra finna kaj rusa teritorio al Finna golfo. Ĝi estis daŭre grava por la transporto de lignoprilabora industrio.

Mälkiä-kluzo ĉe Lappeenranta kun flosigitaj arbotrunkoj
Malij Visockij, Viborg, Saimaa-kanalo

La kanala longo estas 42,93 km de Lappeenranta ĝis Kluzo Bruzniĉnoje ĉe Viborg (Rusio), el kiu longo 19,60 km estas en Rusio. La altodiferenco estas 76 m, la akvovojon disigas ok kluzoj. La kanalon povas uzi ŝipoj kun transporta kapablo de 2.000 ĝis 2.500 tunoj. Konvene al mezuroj de la kanalo, la ŝipoj devas maksimume longi 82,50 m, larĝi 12,60 m, enakviĝi 4,35 m. La ŝipoj ne povas superi la veturan alton de 24,50 m.

Post kiam la daŭriga milito inter Finnlando kaj la Sovetunio finiĝis en 1944 per armistico, Finnlando devis cedi pri teritorioj de la kanala areo favore al la Sovetunio. Post pliboniĝo de la rilatoj inter Finnlando kaj la Sovetunio, la Sovetunio ebligis remalfermon de la kanalo por la trafiko, transporto per luo de kanalo al Finnlando je 50 jaroj, ekde 1963.

La du landoj subskribis en 2010 novan lu-traktaton por plua 50-jara luo, ekvalida en 2013. En la nova traktato, la pli frue luitan insulon (Malij Visockij) ne plu luas Finnlando.

Ekde 1991, la kanalon povas veturi eĉ turistoj per propra boato aŭ per eskursaj boatoj.

La Viborga golfo estas konektita pere de la Saimaa-kanalo al la lago Saimaa en Finnlando.

Literaturo redakti

  • Helmut R. Külz: Der finnisch-sowjetische Vertrag über den Saimaa-Kanal. En: Zeitschrift für Wasserrecht, 1964, P. 22–31,
  • M. Radloff: Pachtverlängerung für Saimaa-Kanal im Gespräch. En: Deutsche Verkehrs-Zeitung, Bd. 57 (2003), P. 8,