Saint-André (Reunio)

komunumo en Reunio


Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-André.

Saint-André estas transmara franca komunumo, situanta en la departemento en la regiono Reunio.

Saint-André
komunumo en Francio
Administrado
INSEE kodo 97409 [+]
Poŝtkodo 97440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 57 150  (2021) [+]
Loĝdenso 1 077 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 58′ S, 55° 39′ O (mapo)-20.96055555555655.650555555556Koordinatoj: 20° 58′ S, 55° 39′ O (mapo) [+]
Areo 53,07 km² (5 307 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Saint-André (Reunio)
Saint-André (Reunio)
DEC
Saint-André
Saint-André
Situo de Saint-André

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-André (Réunion) [+]
vdr

Ĝia moto estas : « Multis Gentibus Cor Unum  ». La komunumo ŝuldas sian nomon al André Héguerty, guberniestro de insulo Burbono de 1739 ĝis 1743.

Geografio redakti

La komunuma teritorio estas limigita per la rivero Saint-Jean nordokcidente, la Hinda Oceano oriente kaj per la Rivero Mât sude. Al ĝi estas limoj de Bras-Panon, Sainte-Suzanne kaj Salazie.

Historio redakti

  • Tiu areo inter la rivero Saint-Jean kaj la rivero Mât]] estis loĝata ekde 1670. En 1704, kvar familioj estis identigitaj sed la nombro de loĝantoj stagnis ĉirkaŭ trideko da blankuloj kaj sklavoj[1]. Ekde 1718, demografia kresko ekiĝis. Multaj kultivoj disvastiĝis : teo, kafo, manioko, tabako, maizo, kariofilo, rizo, vanilo kaj tritiko. Tiuj fekundaj grundoj donis al la regiono la kromnomon « Beau Pays » (eo: bela lando). Saint-André estas unu el la kvartaloj kun Sainte-Suzanne de la kantono Nord-Est. Tiuj kantonoj, kiuj etendiĝas de Saint-Denis ĝis Sainte-Rose konsistigas la distrikton Vent.
  • La kvartalo estis starigita al paroĥo en 1766. Ĝi celebris en revolucia entuziasmo la elekton de sia unua konsilion la 3-an de aŭgusto 1790[2]. Paradokse, la komunumo Saint-André estis, dum tiu sama periodo, unu el la kontraŭrevoluciaj bastionoj kaj la loko de kontraŭado al la dekretoj de la Kolonia Asembleo de Saint-Denis. La historiistoj parolas pri « ĥaoso » por montri al tiu « sankta-andrean krizon ». Ĝi kulminis kun la malapero de la komunumo kies teritorio estis dividita inter Sainte-Suzanne kaj Saint-Benoît.
  • La preĝejo Saint-André de Saint-André konstruita en 1751 estis detruita en 1795 laŭ ordono de la Kolonia Asembleo. Unu jaron poste, tiu sama asembleo permesis la rekonsistigon de la paroĥo per la dekretoj de la 21 kaj 22-a de junio 1796. La rekonsistigo estis efektiva ekde 1797 ; ĝi tamen restis sen preĝejo kaj sen pastro ĝis en 1817, dato de la alveno de pastro Minot, kiu lanĉis la konstruon de nova preĝejo (benita en novembro 1821, konsekrita de Monsinjoro Desprez en 1852).
  • En la 1-a duono de la 19-a jarcento, la regiono kovriĝis per kampoj, sukeruzinoj kaj grandaj loĝejoj inter la plej riĉaj de la kolonio. Ankaŭ la kulturo de la vanilo disvastiĝis rapide en la 2-a duono de la 19-a jarcento. Tiu produkta regiono allogis, post la abolo de sklaveco, multajn laboristojn venantaj el Hindio, inter aliaj malbaroj. Komence de la 20-a jarcento, la urbo enhavis 10 111 loĝantojn kaj etendiĝis sur 5600 hektaroj.

Politiko kaj administrado redakti

Listo de sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
2014 2020 Jean-Paul Virapoullé UMP


2008 Eric Fruteau PCR Departementa konsiliano ekde 2004


1972 2008 Jean-Paul Virapoullé UMP


1969 1972 Edelbert Nativel


1967 1969 Sully Dubard


1963 1967 Jean Ramasamy


1962 1963 Henri Morange


1961 1962 Charles Armand Barau


1957 1961 Henri Morange


1948 1957 Raymond Vergès


1945 1948 Hervé Grondein


'
Periodo Nomo Partio Funkcio
1942 1945 Maurice Sophie


1942 1942 Henri Morange


1912 1942 Léopold Martin


1902 1912 Raphaël Vidot


1900 1902 Paul Dumesnil Dengente


1894 1900 Raoul Nativel


1889 1894 Aristide Loupy


1888 1889 Jules Vidot


1884 1888 Denis Senaud


1863 1884 Louis Jean Baptiste Loupy


1857 1863 Adrien Lagourgue


1843 1857 Pierre Marie André Ferry


1830 1842 Louis Antoine Loupy


1825 1830 Nicolas Vabois



Demografio redakti

Saint-André estas la 5-a plej granda urbo de la departemento.

Substrukturoj redakti

 
La enirejo de la kolegio Joseph Bédier.

Sur la komunuma teritorio estas ses kolegiojn :

  • La publika kolegio Joseph Bédier.
  • La publika kolegio Cambuston.
  • La publika kolegio Mille Roches, kiu enhavis 1 400 lernantojn en la lernjaro 2005 kaj kiu estas konsiderata kiel la plej granda kolegio de Francio.
  • La privata kolegio Sainte-Geneviève.
  • La publika kolegio Terrain Fayard, kiu enhavis 951 lernantoj en la lernjaro 2005.
  • La publika kolegio chemin Morin.

Plie estas tri publikaj liceoj :

  • La profesia liceo Jean Perrin, kiu enhavis 1 085 lernantoj en la jaro 2005.
  • La ĝenerala kaj teknologia liceo [Sarda Garriga]], kiu enhavis 1 561 lernantoj en la jaro 2005.
  • La ĝenerala kaj teknologia liceo Saint-André 3-a fariĝinta Liceo Mahatma Gandhi en 2007.

EDF provas en Bras des Chevrettes gigantan baterion kun kapacito de 1 megavato. La baterio, konstruita de la japana NGK estas 15 m longa, 2,5 larĝa kaj 5 m alta[3]. La celo estas stoki elektron produktitan per vento kaj suno sur la insulo kaj redisdoni ĝin okaze de konsumpintoj.

Monumentoj kaj turismo redakti

 
Eta ponto en la parko Colosse.

La komunumo enhavas de kelkaj jaroj subĉielan plezurparkon nomitan Parko Colosse. Starigita sur malnovaj kampoj dediĉitaj al la kultivo de sukerkano, allogas familiojn el la tuta orienta Reunio.

Sportoj redakti

FERERE JESSI monda ĉampionino pri atletika forto PERITA Jean-Bernard monda ĉampiono en 95 kaj 99 pri franca ŝua bokso

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. Le Patrimoine des Communes de la Réunion, Saint-André de Corine Masson, eld. FLOHIC, 2000, 509 paĝoj, ISBN 2-84234-085-X
  2. Histoire d'une révolution, La Réunion (1789-1803), de Claude Wanquet, 3 tomoj, eld. Jeanne Laffitte, 1984
  3. "La réunion : EDF teste une batterie géante" de Bernard Grollier, Les Échos, paĝo 14, 12-a de julio 2010.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti