Saint-Brieuc

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Brieuc (stacidomo).

Saint-Brieuc (bretone Sant-Brieg), proponita esperantigo San-Briego[1], estas urbo en Bretonio, en la okcidento de Francio. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh), krome estas administra centro de la arondismento Saint-Brieuc kaj de du kantonoj. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 44 224 loĝantoj sur areo de 21,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 021 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Plérin, Langueux, Trégueux kaj Ploufragan.

Saint-Brieuc / Sant-Brieg
komunumo
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Saint-Brieuc
Kantono ĉefurbo de de du kantonoj
Historie Duklando Bretonio
INSEE kodo 22278 [+]
Poŝtkodo 22000
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Hervé Guihard (2020-2026)
Demografio
Loĝantaro 44 224  (2021) [+]
Loĝdenso 2 021 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 31′ N, 2° 46′ U (mapo)48.513611111111-2.7602777777778Koordinatoj: 48° 31′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 134 m [+]
Areo 21,88 km² (2 188 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saint-Brieuc / Sant-Brieg (Côtes-d'Armor)
Saint-Brieuc / Sant-Brieg (Côtes-d'Armor)
DEC
Saint-Brieuc / Sant-Brieg
Saint-Brieuc / Sant-Brieg
Situo de Saint-Brieuc / Sant-Brieg
Saint-Brieuc / Sant-Brieg (Francio)
Saint-Brieuc / Sant-Brieg (Francio)
DEC
Saint-Brieuc / Sant-Brieg
Saint-Brieuc / Sant-Brieg
Situo de Saint-Brieuc / Sant-Brieg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Brieuc [+]
vdr
Blazono
Blazono

Nomo redakti

Ĝia nomo devenas de la sanktulo Briego (409502), kiu estis unu el la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon kaj la unua episkopo de la urbo.

Transporto redakti

 
la urba stacidomo

Sankta-Briego estas atingebla pere de fervojo (3-hora veturado de Parizo) kaj rapidaj aŭtovojoj. Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno. Ene de la urbo, la publikaj transportiloj estas busoj.

Ĝemelitaj urboj redakti

En 2005, la ĝemelaj urboj de Sankta-Briego estas:

Edukado redakti

  • Universitatoj kaj diversaj inĝenier-lernejoj,
  • 3.800 studentoj (2004)

Kulturo redakti

Ekzistas pluraj artaj festivaloj:

Monumentoj kaj kuriozaĵoj redakti

Esperanta vivo redakti

Ekzistas loka Esperanto-klubo kaj pluraj adresoj en Pasporta Servo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti