Saint-Pée-sur-Nivelle

komunumo en la departemento Atlantikaj Pireneoj de Francio

Saint-Pée-sur-Nivelle (eŭske: Senpere) estas franca komunumo situanta en la departemento Pyrénées-Atlantiques, en la regiono Nova Akvitanio kaj en la Nord-Eŭska historia provinco Lapurdo, ĉe la piedo de Pireneoj, proksime al la Kantabra Maro (Saint-Jean-de-Luz je 14 km).

Saint-Pée-sur-Nivelle
Preĝejo de Senpere
Preĝejo de Senpere
Preĝejo de Senpere
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: bortitz eta on (forta kaj bona)
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Pyrénées-Atlantiques
Arondismento Bayonne
Kantono Ustaritz
Komunumaro Agglomération Sud Pays Basque
INSEE kodo 64495 [+]
Poŝtkodo 64310
Kodo laŭ INSEE 64495
Retpaĝaro www.saint-pee-sur-nivelle.com
Politiko
Urbestro Pierre-Marie Nousbaum (2014-2020)
Demografio
Loĝantaro 5 954  (2012)
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 21′ N, 1° 33′ U (mapo)43.3575-1.5494Koordinatoj: 43° 21′ N, 1° 33′ U (mapo)
Alto Min. 10 m – Maks. 227 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 65,08 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
- Akva areo km²Ŝablon:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Saint-Pée-sur-Nivelle (Pyrénées-Atlantiques)
Saint-Pée-sur-Nivelle (Pyrénées-Atlantiques)
DEC
Saint-Pée-sur-Nivelle
Saint-Pée-sur-Nivelle
Situo de Saint-Pée-sur-Nivelle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Pée-sur-Nivelle [+]
vdr

El administracia vidpunkto ĝi dependas de la Arondismento de Bayonne kaj de la kantono de Ustaritz.

En la Mezepoko, La komunumo estis konata sub la nomo St Pierre d'IbarrenSt Petrus divarren.

Trairita de la rivero Nivelle, ĝi ankaŭ enhavas Lagon de Saint-Pée-sur-Nivelle destinitan al turismo kaj ripozo. Ĝi havas limojn norde kun Ahetze kaj Arcangues, okcidente kun Saint-Jean-de-Luz kaj Ascain, sude kun Sare kaj oriente kun Ustaritz, Souraïde kaj Ainhoa.

Ĉiujare ekde la 1980-aj jaroj estas celebrata meze de majo "Herri Urrats" aŭ festo de la "ikastola" (eŭsklingvaj lernejoj) de Nord-Eŭskio (Iparralde), kiu okazas sur la lago de Senpere kiun ĉeestas pluraj dekmiloj da partoprenantoj.

Temas, ankaŭ, pri unu el la komunumoj produktantaj "Paprikon de Espelette" (france: Piment d'Espelette, Nomo de Regata Origino).

En Senpere ripozas la mortaj restaĵoj de la poeto Tristan Derème (1889-1941).

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo, de stilo renesanco
  • Preĝejo de Senpere

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Saint-Pée-sur-Nivelle en la hispana Vikipedio.