Sainte-Croix VD

komunumo de Svislando
- La mallongigo VD en Sainte-Croix VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Sainte-Croix.

Sainte-Croix (en Esperanto ankaŭ Sankta Kruco, malnova germanlingva nomo Heilig Kreuz) estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 4621 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Sainte-Croix
Sankta Kruco
Blazono de Sainte-Croix
Blazono de Sainte-Croix
Blazono de Sainte-Croix
Sainte-Croix
Sainte-Croix
Sainte-Croix
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 49′ 18″ N 6° 30′ 8″ O / 46.82167 °N, 6.50222 °O / 46.82167; 6.50222 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 18″ N 6° 30′ 8″ O / 46.82167 °N, 6.50222 °O / 46.82167; 6.50222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4621
Areo 39,42 km²
Alteco 1086 m super marnivelo
Poŝtkodo 1450 Sainte-Croix
1454 L’Auberson
Komunumkodo 5568
Mapo de Sainte-Croix
Mapo de Sainte-Croix
Situa mapo de Sainte-Croix
vdr

Geografio redakti

La komunumo Sainte-Croix situas en la Ĵurasa Montaro proksimume 12 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains apud la landlimo al Francio. La komunumo konsistas el multnombraj vilaĝoj kaj vilaĝetoj, nome: Le Château de Sainte-Croix, La Villette (kiu estas la plej malnova setlejo de la komunumo), Chez Jaccard, Les Replans, Les Petites Roches Dessus, Culliairy, La Sagne, La Gittaz Dessous, La Gittaz Dessus, L'Auberson, Les Grangettes, Prise Perrier, La Chaux, Mouille Mougnon kaj La Vraconnaz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 39,42 km², de kiuj 44,4 % estas kovritaj de arbaro, 46,2% servas por agrikulturo kaj 7,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sainte-Croix limas en nordo al La Côte-aux-Fées (NE), en nordoriento al eksklavo de la komunumo Fiez, en oriento al Bullet, en sudoriento al Vuiteboeuf, en sudo al Baulmes, en okcidento al Les Hopitaux-Vieux (Franĉkonteo, Francio), kaj en nordokcidento al Les Fourgs (Franĉkonteo, Francio).

Trafiko redakti

Tra Sainte-Croix pasas la kantona ĉefvojo n-ro 151 de Yverdon-les-Bains al Les Fourgs en Francio. De Sainte-Croix la kantona ĉefvojo n-ro 149 kondukas al Neŭŝatelo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 8 kilometrojn sude de la komunumo en Les Clées. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la mallarĝspura fervojlinio al Yverdon-les-Bains. De la stacidomo de Sainte-Croix diversaj poŝtaŭtolinioj kondukas al L'Auberson, Bullet kaj La Côte-aux-Fées.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sainte-Croix datiĝas el la jaro 1177 kiel Sancta Crux. Sur la komunuma teritorio estis malkovritaj ŝpuroj el la neolitiko kaj la bronzepoko kaj romiaj moneroj. Ekzistas restaĵoj de du burgoj el la mezepoko. La unua mencio de 1177 temas pri muelejo de la Abatejo Lago de Joux. Petro la 2-a de Grandson kreis en la jaro 1317 la Senjorujon Sainte-Croix kaj konstruis tiam ĉe la elirejo de la ravino de Covatanne burgon fronte al sia najbaro Grafo Hugo la 1-a de Chalon-Arlay, kiu siavice konstruis la Burgon Franc Castel ĉe la montpasejo des Etroits. La burgo de Petro la 2-a estis detruita dum la Burgonja Milito en la jaro 1476, dum la alian burgon detruis la bernanoj en la jaro 1536. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la senjorujo apartenis al la Kamparvoktejo Yverdon. Post la revolucio la civitanoj de Sainte-Croix vane luktis kontraŭ la nova ordo kaj pro la restado ĉe Berno kaj la komunumo estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis atribuita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. Ĝis 1949 Sainte-Croix disponis pri aparta prefektejo interne de la Distrikto Grandson.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti