Saito Musashibo Benkei

Saito Musashibo Benkei (japane: 西塔武蔵坊弁慶; naskiĝis en 1155; mortis en 1189), aŭ simple Benkei (弁慶), estis sohei kaj yamabushi, japana batalmonaĥo servanta la daimion Minamoto no Yoshitsune.

Saito Musashibo Benkei
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1154 (1154-11-30)
en Kii Province
Morto 15-an de junio 1189 (1189-06-15) (34-jaraĝa)
en Takadachi Gikeidō
Tombo Chūson-ji
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo sōhei
vdr
Minamoto no Yoshitsune kaj Benkei luktas sur la Gojo-ponto, Kuniyoshi

Oni priskribas lin kiel fortegan viron, pli ol 2 metrojn altan.

Li estas unu el la plej ŝatataj figuroj de la japana folkloro, kiu priskribas lin kiel fidelan kaj fortan bataliston. Lia vivo estas rakontadata en multaj nooj kaj kabuki-teatraĵoj, pro kio nuntempe malfacilas distingi inter fikciaj kaj faktaj eventoj pri lia biografio.

Vivo redakti

 
Juna Benkei

Rakontoj multe varias pri la naskiĝo de Benkei. Iuj rakontas ke lia patro estris sanktejon kiu seksperfortis lian patrinon, filinon de forĝisto. Aliaj asertas, ke li estis kreita de templodio. Multaj prezentas lin kiel demonon, infanon monstrecan kun haroj ribelemaj kaj longaj dentoj. Lia infannomo verŝajne estis Oniwaka (鬼若), t.e. "demoninfano".

Li anis monaĥejon junaĝe kaj multe vojaĝis tra Japanio de unu budhisma monaĥejo al alia, kiuj tiam estis gravaj administraciaj kaj kulturaj centroj kaj posedis privatajn armeojn de batalmonaĥoj. Kiel multaj aliaj monaĥoj ankaŭ Benkei verŝajne ricevis instruon pri batalarto. 17-jara li forlasis la budhisman monaĥejon kaj aliĝis al yamabushi, montara monaĥsekto distingeblaj pro siaj nigraj manteloj (Benkei ofte estas montrita tiel vestita).

 
Yoshitsune kaj Benkei rigardas ĉerizflorojn, Yoshitoshi Tsukioka, 1885

La legendo asertas, ke Benkei gardostaris ĉe la ponto de Gojo en Kioto, kie li atakis ĉiujn soldatojn, kiujn li renkontis, kolektante tiel 999 japanajn sabrojn. Dum sia 1000-a duelo Benkei estis venkita de Minamoto no Yoshitsune, ano de la Minamoto-klano. Poste li iĝis ties vasalo kaj batalis kun li kontraŭ la Taira-klano dum la Gempei-milito. Yoshitsune gajnis la plej multajn batalojn de la Minamoto-klano dum tiu milito kaj ĉefe la deciddona surmara batalo de Dan-no-ura. Post la fino de la milito Yoshitsune iris al la kortego de la imperiestro Go-Shirakawa, kaj kiam rilatoj malpliboniĝis inter la imperiestro kaj la plej aĝa frato de Yoshitsune, Minamoto no Yoritomo, tiu ĉi iĝis lia kontraŭulo.

Dum la du sekvaj jaroj Benkei akompanis Yoshitsune, tiam eksterleĝan, en ties fuĝo, ĝis fine ili estis ĉirkaŭitaj dum la batalo de Koromogawa en 1189. La legendo rakontas kiel Benkei, trapenetrita de dekoj da sagoj, batalis ĝis la fino kaj mortis staranta, restanta tiel post sia morto.

En arto redakti

 
Benkei tiras la sonorilon de Miidera sur monton, Kuniyoshi

Honoro kaj lojaleco de Benkei igis lin unu el la plej popularaj figuroj de la japana folkloro. Lia legendo estas rakontata en gunki-mono-j kiel ekzemple Heike Monogatari, Gempei Seisuiki, Gigei-ki kaj Benkei Monogatari. Li estis ankaŭ temo de multaj teatraĵoj kabuki kaj noo.

En kabuki-teatraĵo Benkei troviĝas en morala dilemo inter mensogo kaj protekto de sia senjoro por trapasi ponton. La kritika momento de la teatraĵo estas, kiam la monaĥo konsciiĝas pri sia situacio kaj preĝas por fari tion, kion li devas fari. En alia teatraĵo, Benkei mortigas sian propran infanon por savi la filinon de senjoro. En la kabuki Kanjincho (filmita de Akira Kurosawa en La viroj, kiuj tretis la tigrovoston), Benkei devas batali kontraŭ sian mastron, alivestita kiel portisto, por malhelpi malkaŝon de ties identeco.