Sajid Mohammad Kazem Ŝariatmadari

Sajid Mohammad Kazem Ŝariatmadari (en la persa : محمد کاظم شريعتمداري) (naskiĝis en 1905 en Tabriz, mortis la 3-an de aprilo 1986 en Teherano) estis ajatolo, unu el la plej altrangaj religiuloj en Irano kaj Irako. Eblas ankaŭ skribi lian nomon Ŝariat-Madari.

Sajid Mohammad Kazem Ŝariatmadari
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1906 (1906-01-06)
en Tabrizo
Morto 3-an de aprilo 1986 (1986-04-03) (80-jaraĝa)
en Teherano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Religio islamo vd
Lingvoj azerbajĝanapersaaraba vd
Ŝtataneco Kaĝara Persio • Imperia Ŝtato Irano • Irano vd
Familio
Infanoj Hassan Shariatmadari vd
Profesio
Okupo islamjuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mohammad Kazem Ŝariatmadari

Sajid Mohammad Kazem Ŝariatmadari naskiĝis en azerbajĝana familio. Post la morto de la Granda Ajatolo Borujerdi en 1962, li fariĝis marja-e taqlid[1], kun disĉiploj en Irano, Pakistano, Hindio, Libano, Kuvajto kaj en la sudaj ŝtatoj de la Persa Golfo. Li agnsokis la ajatolon Ĥomejni en 1963. Per tio li savis lin je ekzekuto fare de la ŝaho, ĉar, laŭ la irana Konstitucio, mortpuno ne estas aplikebla al "marja", t.e. referenca kaj imitinda religiulo. Li estis unu el la ŝlosilaj personoj de la irana revolucio. Dum la periodo de provizora registaro, li kondukis unu el la ribelaj grupoj, kiu estis kontraŭ Ĥomejni, kaj fondis la respublikan partion de la islama popolo en 1979. Li ankaŭ direktis la Centron de Islamaj Studoj kaj Publikaĵoj de Ĥomo kaj li estis administranto de la islamlernejo ("Madraseh") Fatemeh en Ĥomo.

Kazem Ŝariatmadari kun ajatolo Ĥomejni

En aprilo 1982, Sadegh Ghotbzadeh, ministro pri eksterlandaj aferoj de la islama respubliko, estis arestita pro akuzo pri komploto kun militistaj oficiroj kaj religiuloj por fari atencon en la domo de Ĥomejni kaj renversi la ŝtaton. Ghotbzadeh neis la intencojn atenci. Li deklaris, ke li volis ŝanĝi la registaron, kaj ne renversi la islaman respublikon. Li ankaŭ implikis la Ajatolon Ŝariatmadari, pri kiu li diris, ke li estis informita pri la plano, kaj ke li promesis fonduson en kazo de sukceso de la plano. La bofilo de Ŝariatmadari, kiu servis kiel peranto inter Ŝariatmadari kaj Ghotbzadeh, estis malliberigita. Kampanjo de misfamigo estis lanĉita por senkreditigi la ajatolon Ŝariatmadari. Danke al sia kondiĉo de mujtahid[2], li ne estis mortigita, sed lia partio estis malfortigita, ĝia centro de studoj kaj islamaj publikaĵoj fermita, kaj li estis devigata resti hejme ĝis sia morto en 1985.

Ajatolo Mohammad Kazem Ŝariatmadari kaj Esperanto redakti

La 5-an de novembro 1977, antaŭ la falo de la ŝaho, konscia pri la neceso pri ŝanĝoj kaj modernigo de Irano, modera ajatolo, Kazem Ŝariatmadari, unu el la kvin plej gravaj spiritaj gvidantoj de la irana ŝijaismo, la orienta branĉo de islamo, akceptis profesoron M.H. Saheb-Zamani, eminenta sociologo de la Universitato de Teherano, renaskiganto de Esperanto en tiu lando. Ĉeestis ankaŭ D-ro Victor Sadler, direktoro de la Centra Oficejo de UEA, kaj pluraj religiaj gvidantoj. Kazem Ŝariatmadari diris : “Esperanto ne estas religio, filozofio aŭ ideologio, kaj vere ĝi ne estas mem celo, sed nur rimedo, kiu povas helpi la realigon de paco en la mondo kaj internacian kompreniĝon. Mi esperas ke ĉiuj mondaj gvidantoj agnoskos la valoron de Esperanto por internacia kompreniĝo kaj sian respondecon antaŭ la popoloj por realigi ĝian potencialon.[3]

Notoj redakti

  1. Marjaˤ (arabe kaj perse: مرجع), ankaŭ nomata Marja-e Taqlid (arabe: مرجع التقليد, perse: مرجع تقليد), signifas laŭvorte «fonto de imitado» aŭ «fonto de tradicio». Ĝi referencas al la dua plej alta aŭtoritato en ŝijaismo dekdueca. Ĝi situas post Mohamedo kaj la ŝijaismaj imamoj.
  2. moujtahid (مُجْتَهِد [mujtahid]) estas tiu, kiu prononcas personan komprenon pri punkto de juro (ijtihâd) en islamo.
  3. Revuo “Esperanto“, oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio. N° 865, januaro 1978, p. 6.

Fontoj redakti

La esenca materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franca versio de Wikipedia.

  • {en} An Introduction To Shi'i Islam: History And Doctrines Of Twelver Shi'ism. Moojan Momen. Yale : Yale University Press. 1986. 397 p.
  • {en} The Reign of the Ayatollahs : Iran and the Islamic Revolution. Shaul Bakhash. New York : Basic Books. 324 p. ISBN 0-465-06887-1