Sakine CANSIZ (naskiĝis en 1958 en Tunceli[1], mortis la 10-an de januaro 2013 en Parizo) estis unu el la kun-fondintoj de Kurdistana Laborista Partio (PKK). Kurdista aktivistino en la 1980-aj jaroj, ŝi estis arestita kaj torturita en Turkio fare de turka polico. Ŝi estis proksima asociitino de Abdullah Öcalan kaj estas priskribita kiel legendo en la PKK,[2] kaj estis trovita pafmortigita en Parizo, la 10-an de januaro 2013, kun du aliaj kurdaj aktivistinoj.[3]

Sakine Cansız
Persona informo
Naskonomo Sakîne Cansiz
Aliaj nomoj Sara
Naskiĝo 12-an de februaro 1958 (1958-02-12)
en Provinco Tunceli, Turkio
Morto 10-an de januaro 2013 (2013-01-10) (54-jaraĝa)
en 10-a arondismento de Parizo
Mortokialo pafvundo
Tombo Provinco Tunceli
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Okupo
Okupo politika aktivisto
vdr

Biografio redakti

Vivo redakti

Sakine Cansız devenis de Tunceli, urbo en orient-centra Turkio. Ŝi estis arestita en 1979, nelonge post diplomiĝo en mezlernejo[4] (laŭ The Guardian, ŝi estis arestita tuj post la turka puĉo de 1980[2]). Ŝi estis unu el la fondintaj membroj de PKK (sub kod-nomo "Sara"), kaj la unua virina altranga membro de la organizo.[4] Dum la fonda kunveno de PKK (kun 22 ĉeestantoj) en malfrua septembro 1978, ŝi reprezentis Elazığ-on, la administran centron de Provinco Elazığ.[5] Ŝi estis detenita en la 1980-aj jaroj en prizono de Dijarbakiro kaj torturita tie, sed daŭrigis gvidi la kurdan movadon kiam ŝi estis en malliberejo, fariĝinte "legendo inter membroj de PKK".[2] Ŝi aliĝis al Öcalan en la Valo Bekaa, post ŝia liberiĝo. Ŝi estis unu el la gvidantoj de la Kurda virina gerila movado en norda Irako[3]; tiam virinoj formis unu trionon de la tuta armita membraro de PKK. Laŭdire, "Ŝi estis unu el la plej elstaraj kaj gravaj virinaj Kurdaj aktivistoj. Ŝi ne fortimis eldiri sian opinion, specife kiam temis pri virinaj demandoj".[2] Murat Karayılan sendis ŝin al Eŭropo[2] por esti pli politika aktivisto respondeca pri la eŭropa branĉo de PKK,[3] unue al Germanio kaj poste al Francio.[2] Laŭ Hürriyet, ŝi transiris al Eŭropo post kiam ŝi opoziciis al la ekzekuto de PKK-membro Mehmet Şener. Laŭdire, ŝi ankaŭ malkonsentis kun Zübeyir Yılmaz, la supozita financa ĉefo de PKK, kun pretendoj faritaj en la turka gazetaro ke li sekse persekutadis ŝin.[4] Francio donis azilon al Sakine Cansız en 1998.[6]

Morto redakti

 
Manifestacio post la morto de Cansız (26-an de januaro 2013).

La 10-an de januaro 2013, Sakine Cansız estis mortigita kune kun du aliaj kurdaj aktivistinoj.[3] La korpoj estis trovitaj en la Kurdistana Informa Centro en Parizo.[6] La mortigoj okazis tiam, kiam la turka registaro negocadis kun la gvidantoj de PKK inkluzive de Öcalan; aktivistoj de PKK en Parizo konsideris la murdojn kiel provon fare de "mallumaj fortoj" ene de la turka registaro por fiaskigi ĉi tiujn negocadojn. Turkaj respondeculoj notis oftan malpacon ene de la PKK,[7] kun la turka nacia gazeto Hürriyet raportanta ke Sakine Cansız estis en konflikto kun Ferman Hussein, siria civitano kaj supozita komandanto de la armita branĉo de PKK.[4] Estis ankaŭ mortigitaj Fidan Doğan de la Kurdistana Nacia Kongreso (bazita en Bruselo) kaj Leyla Söylemez, "juna aktivistino"; Manuel Valls, franca Ministro de enlandaj aferoj anoncis ke ili ĉiuj estis ekzekutite murditaj.[8]

Ĉefministro de Turkio Recep Tayyip Erdoğan indikis du eblecojn: 1) provo fiaskigi la nun okazantajn negocadojn aŭ 2) interna ekzekuto ene de PKK. Vic-ĉefministro kaj registara proparolanto Bülent Arınç kondamnis la atakon kaj esprimis sian kondolencon.[9]

Referencoj redakti

  1. "Slain Kurdish activist Cansiz leaves stamp on militant PKK", Reuters. Kontrolita 11 Januaro 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Letsch, Constanze, "Sakine Cansiz: 'a legend among PKK members'", The Guardian. Kontrolita 10 Januaro 2013.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 "Kurdish PKK co-founder Sakine Cansiz shot dead in Paris", BBC Online. Kontrolita 10 Januaro 2013.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 "Three PKK members killed in Paris attack", Hürriyet. Kontrolita 10 Januaro 2013.
  5. Jongerden, Joost. (2011) “The Making of the PKK”, Marlies Casier: Nationalisms and Politics in Turkey: Political Islam, Kemalism, and the Kurdish Issue, Joost Jongerden, Taylor & Francis, p. 136. ISBN 9780415583459.
  6. 6,0 6,1 Elaine Ganley. "PKK Executions In Paris", The Huffington Post. Kontrolita 10 januaro 2013.
  7. Morris, Harvey, "Theories Link Paris Murders to Kurdish Peace Moves", The New York Times. Kontrolita 10 Januaro 2013.
  8. Memmott, Mark, "Three Kurdish Activists Found Dead In Paris; 'Without Doubt An Execution'", NPR. Kontrolita 10 Januaro 2013.
  9. "Three Kurdish women murdered in Paris". Kontrolita 11 Januaro 2013.