Tiu ĉi artikolo temas pri la ujo. Pri la urbo Sako en Ukrainio, vidu Sako (Krimeo).

Sako estas mola ujo el tolo, ledo, papero aŭ cetera materialo kun malfermaĵo ĉe la supro, por enteni iajn aĵojn.

La vorto sako povas havi rekte la sencon de monujo.

La grandeco de sakoj povas esti tre variaj, monujo estas malgranda sako, hejmaj rubosakoj povas esti 100 aŭ 120 litrojn grandaj, industriaj sakoj eĉ pli grandaj.

Sakostrato (senelirejo) redakti

Strato ne havanta elirejon (la enirejo estas ankaŭ elirejo). Analoge estas sakovojo.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri sako en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Sako malplena sin rekte ne tenas. 
  •  
     Plena sako ĉiun mastron al vi klinos. 
  •  
     Kiam sako mizeras, amo malaperas. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23.